Svedlingvaj finnlandanoj
Svedlingvaj finnlandanoj estas la svedlingva malplimulto en Finnlando, ĉefe loĝantaj sur Alando, kaj laŭ la okcidenta kaj suda marbordoj. Ili parolas svedan dialekton nomatan "finnlanda sveda".
En la sveda lingvo ili nomiĝas finlandssvenskar, laŭvorte "finnlandaj svedoj". En la sveda lingvo oni kutime klare distingas inter "finnoj" (= finnlingvanoj, anoj de la finna etno) kaj "finnlandanoj" (tio inkluzivas la svedlingvajn finnlandanojn). En Esperanto oni ofte uzas la vortojn "svedoj" kaj "finnoj" en landa, ne etna signifo, do "finnlandanoj" kaj "svedianoj", kaj pro tio la laŭvorta traduko "finnlandaj svedoj" povas facile esti miskomprenata (kiel "svedianoj loĝantaj en Finnlando"). Rekomendinda estas do la pli preciza formulo "svedlingvaj finnlandanoj".
En 2006 estis ĉ. 265 000 denaskaj svedlingvanoj en kontinenta Finnlando, kaj ĉ. 25 000 sur Alando; entute proks. 5.5% de la finnlanda loĝantaro.
La sveda lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando, samranga kun la finna lingvo.
La Sveda popola partio de Finnlando celas reprezenti la svedlingvajn finnlandanojn en la finnlanda parlamento.
Konataj svedlingvaj finnlandanoj
- Johan Ludvig Runeberg, n. 1804, verkisto kaj poeto
- Jean Sibelius, n. 1865, komponisto
- Carl Gustaf Emil Mannerheim, n. 1867, finnlanda nacia heroo
- Edith Södergran, n. 1892, poetino
- Tove Jansson, n. 1914, kreanto de Muminvalo
- Elisabeth Rehn, n. 1935, politikistino
- Linus Torvalds, n. 1969, kreanto de Linukso