Sándor Oszter (muelisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sándor Oszter (patro))
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sándor Oszter
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1902 (1902-06-02)
en Oradea
Morto 21-an de februaro 1976 (1976-02-21) (73-jaraĝa)
en Győr
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Sándor Oszter
Okupo
Okupo Muelisto
vdr

OSZTER Sándor (pro. oster) estis hungara muelistmajstro naskita en Nadjvarado 2-an de junio 1902 kaj mortinta en Győr la 21-an de februaro 1976. Li estis la patro de aktoro Sándor Oszter (aktoro).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Oszter de 1920 estis ĉefmuelisto de muelilo Székely de Soltvadkert, de 1924 de muelilo Bóhn de Szolnok, de 1926 de Gyöngyösvidéki Gőzmalom Rt., de 1932 de muelilo Aranka de Bicske, de 1938 de cilindrmuelilo de akcia societo Győr. Inter 1928 kaj 1932 li estis muelilprojektisto kaj ĉefmuelisto ĉe la firmaoa Bárdos-Brachfeld Malomépítő Rt. (Pozsony). De 1945 ĝis 1949 li luis la cilindrmuelilojn de Győr kaj Komárom. Inter 1949-1962 li laboris kiel ĉefteknologo de la entrepreno Gabonafelvásárló és Feldolgozó Vállalat de departemento Győr-Sopron. Inter 1935-1945 li estis vicprezidanto de Magyar Molnár Céh.

Fonto[redakti | redakti fonton]