Sáva Heřman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sáva HEŘMAN (naskiĝis la 21-an de majo 1926 en Rychvald) estas ĉeĥa lingvisto kaj ankaŭ esperantisto. Liaj ĉefaj lingvistikaj fakoj estas bulgaristiko, makedonistiko, balkanistiko, socilingvistiko kaj grafemiko.

Post gimnazio en Pardubice li studis anglistikon kaj slavistikon ĉe Karola Universitato en Prago kaj ĉe universitato en Sofio. Kiel lektoro de la ĉeĥa lingvo li laboris ĉe universitatoj en Pekino, Sofio kaj Beogrado, poste eksterordinara profesoro de slavistiko en Napolo. Inter 1972-1988 li estis bibliotekisto ĉe Karola Universitato, ekde 1990 li denove prelegas.

Fake li okupiĝas precipe pri bulgara kaj makedona lingvoj, sed favoras ankaŭ Esperanton (multjara membro de ĈEA). Li enĉeĥigis Enciklopedion de Eŭropaj Lingvoj, kie troviĝas ĉapitro pri artefaritaj lingvoj. Li kontribuis ankaŭ al la kajeroj Problémy interlingvistiky (Bratislava 1987) per la artikolo Jazykový konstrukt pro společnou komunikaci (Lingva konstrukto por la komuna komunikado).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • K problematice tvůrčího vývoje D. I. Poljanova (Pri problemaro de la krea evoluo de D. I. Poljanov, 1953)
  • Cvičebnice bulharštiny (Ekzercaro de la bulgara, 1955)
  • Ťie-chan chuej-chua - Česko-čínská konversace (Ĉeĥa-ĉina konversacio, 1958)
  • Les études balkaniques tchécoslovaques, 1,2 (Ĉeĥoslovakaj balkanistaj studoj, 1966, 1967)

Tradukoj en la ĉeĥan[redakti | redakti fonton]

  • Theodor Syllaba: A. Teodorov-Balan na univerzitě v Praze (A. Teodorov-Balan ĉe la universitato en Prago, 1987)
  • Marjan Britovšek: Stalinův termidor (Termidoro de Stalin, 1991)
  • Glanville Price: Encyklopedie jazyků Evropy (Enciklopedio de lingvoj de Eŭropo, 2002, kun V. Černý kaj Z. Kufnerová)