Täby

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komunumo Täby en Stockholms län

Täby [ˈtɛːˌbyː] estas komunumo, paroĥo kaj urbo (svede tätort 'denssetlejo') en Svedio, provinco Uplando, gubernio Stockholms län. Täby estas konsiderata antaŭurbo de Stokholmo. La komunumo havis 65 364 enloĝantojn fine de la jaro 2012.

Enhavo

Geografio [redakti]

La komunumo bordas al la Balta maro interne de la Stokholma arkipelago. Gi ankaŭ enhavas kaj bordas al kelkaj lagoj. La alteco de la tereno varias inter 0 kaj 57 m super la marnivelo, se oni esceptas rubŝutejon kiu estas pli alta.

Historio [redakti]

Täby municipal arms.svg

Täby estas malnova loĝloko. Ekzistas restaĵoj el la bronzepoko. Aro da runŝtonoj informas pri enloĝantoj el la vikinga erao, kiam kristanismo disvastiĝis en la regiono. La blazono de la komunumo reproduktas rus-bizancan krucon, kiu troviĝas sur unu el la runŝtonoj.

Täby restis kampara regiono ĝis la konstruado de plurlinia loka fervojo al Stokholmo, plilongigita en 1885. Ek de tiam Stokholmanoj konstruis al si somerajn dometojn en la komunumo kaj poste ankaŭ kreskis la daŭra enloĝantaro. Urbecan karakteron Täby ekhavis nur en la 1960-aj jaroj, kiam konstruiĝis nova centro kun inter alie kelkaj unike altaj kaj grandaj loĝdomoj kun duoncirkla formo (Storstugan kaj Grindtorp). La duono de la enloĝantaro tamen loĝas en unufamiliaj domoj.

Notindaĵoj [redakti]

En Täby troviĝas

  • preĝejo el la 13-a jarcento (Täby kyrka) kun murpentraĵoj de Albertus Pictor (15-a jarcento);
  • kastelo Näsby (Näsby slott), menciita jam en la 14-a jarcento, rekonstruita post incendio en 1904;
  • eksa hidroplana eskadro F2 de la sveda aerarmeo (1926-1974);
  • ĉevala vetkurejo, inaŭgurita en 1960, plej granda en Svedio;
  • butikuma centro subtegmenta, inaŭgurita en 1968, la unua tia en Eŭropo, la plej granda butikuma centro de Svedio.

Konatuloj el Täby [redakti]

  • Jarlabanke, grandulo vivanta en la 11a jarcento. Lia nomo kaj tiuj de pluraj el lia klano troviĝas sur multaj runŝtonoj. La tombo de lia patraflanka avino, Estrid, estis trovita kaj ŝia vizaĝo rekonstruita.
  • Eric Prydz, diskĵokeo.
  • Fredrik Reinfeldt, ĉefministro de Svedio ekde la 6-a de oktobro 2006.

Partneraj urboj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

  • Oficiala retejo [1]
  • Estrid [2]
  • Runŝtonoj de Jarlabanke [3]