TIROS-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iloj kaj ekipaĵo de TIROS I.

TIROS-1 (aŭ TIROS I) estis la unua sukcesa vetersatelito (meteorologia satelito) kaj la unua el la serio de Televida Infraruĝa Observa Satelito. Ĝi estis lanĉita la 1-an de aprilo 1960 el Cape Canaveral, Florido, Usono.

TIROS-I estis dediĉita por testi eksperimentajn teknikojn pri elsendoj de televidaj bildoj kaj de veteraj skemoj je alto de 700-750 km (cirkula orbito). Ĝi funkciis 78 tagojn kaj estis pli sukcesa ol Vanguard 2 en demonstrado, ke satelitoj povas sukcese filmigi atmosferan staton kaj plusendi tion al la Tero (22.952 bildoj estis senditaj).

TIROS I larĝis 0,48 m, kaj havis diametron de 1,1 m. Oni enkonstruis du televidajn kameraojn, kun du magnetaj surbendigiloj, kiuj povis stoki fotojn, kiam la satelito estis ekster la komunikada radiuso. La energion donis baterioj, kiujn ŝarĝis 9.200 sunĉelaj unuoj.