Taŭrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Taŭrino (2-amino-etano-sulfona acido) estas aminoacido estanta nature en la korpo kaj en manĝaĵoj (precipe animalaj). Ĝia nomo venas de Bos Taurus (bova galo) el kie oni unue ektenis ĝin antaŭ pli ol 150 jaroj. Taŭrino, male ol aliaj aminoacidoj, ne estas aldonata al proteinoj, sed ekzistas en la ĉelo kiel aminoacido mem.

Kemiaj karakteristikoj[redakti | redakti fonton]

Taŭrinon oni faras industrie en kemiaj laboratorioj, kaj estas uzata kelkfoje terapeŭte por pritrakti diabeton, epilepsion, hipertension, hepatajn malsanojn aŭ kistan fibrozon. Ankaŭ kutime troviĝas kiel aldono en energigaj trinkaĵoj kiel Red BullBurn pro siaj stimuligaj kapabloj.