Ta lo ne
Ta lo ne estas planlingvo kreita en 2010 de Brian Greco, usona junulo. Li inspiriĝis el Tokipono. Ta lo ne havas nur 30 vortojn [1].
Fonologio[redakti | redakti fonton]
Ĉiu vorto en Ta lo ne havas nur unu silabon.
La vokaloj de Ta lo ne estas a, e, i, o kaj u.
La konsonantoj estas m, p, t, n, l, k kaj x (prononcata kiel esperanta ĥ).
Gramatiko[redakti | redakti fonton]
La vortordo de Ta lo ne estas subjekto-verbo-objekto. Adjektivoj kaj adverboj staras antaŭ la substantivo aŭ la verbo. Kiel en Tokipono, propraj nomoj estas traktataj kiel adjektivoj.
Vortoj[redakti | redakti fonton]
La tutaj vortoj estas videblaj ĉi tie.