Tablosporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabloteniso
Bilardo en Francio, kun du blankaj kaj unu ruĝaj globoj.

Tablosporto estas sporto ludata sur tablo. Inter ili la plej konata kaj agnoskata kiel sporto por la Olimpiaj Ludoj estas la Tabloteniso, jam sufiĉe disvastigata tutmonde kaj tradicia. La aliaj intermezas inter veraj sportoj aŭ distraĵoj, kiel la Bilardo, sufiĉe proksima de la simpla ludo, sed por multaj vera sporto. Aliaj estas ankoraŭ nur regionaj aktivaĵoj aŭ klopodoj por disvastigi novajn sportojn, kiel la Tablofutbalo, tre populara en latinidaj landoj aŭ la AerhokeoTablohokeo.