Taglibro de Vilaĝ-pedelo
Taglibro de Vilaĝ-pedelo | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Steen Steensen Blicher |
Lingvoj | |
Lingvo | dana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1824 |
Loko de rakonto | Foulum • Lindum Forest • Tjele Gods |
Taglibro de Vilaĝ-pedelo (origina nomo: Brudstykker af en Landsbydegns Dagbog) de 1824 estis la debuto de Steen Steensen Blicher kiel novelisto de etaj rakontoj.
La intrigo baziĝas sur la sorto de la nobelino Marie Grubbe. En la novelo ŝi estas nomita fraŭlino Sofia. Ŝia vivkurso estas rakontita fare de Morten Vinge en taglibro-formo, kiu laŭ noto estis "Trovita, reviziita kaj publikigita fare de SS Blicher."[1] Ĉi tiu noto verŝajne devas esti konscia fortostreĉo de la aŭtoro por doni al la rakontaĵoj aŭtentan senton.
La rakonto estis tradukita al Esperanto fare de Hendrik Jan Bulthuis en 1922[2].
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Novellen er bl.a. optrykt i Steen Steensen Blichers udvalgte værker, bind 1. Se Arkiv for Dansk Litteratur". Arkiveret fra originalen 27a de decembro 2013. Hentet 31a de januaro 2010.
- ↑ Taglibro de Vilaĝ-pedelo el la Projekto Gutenberg.