Tago de Down-sindromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amika marŝo por familioj edukantaj infanoj kun Down-sindromaj infanoj, Usono

Tago de Down-sindromo (World Down Syndrome Day) estas la 21a de marto, indikante tri 21ajn kromosomojn. Ĝi estus ideo de Stylianos E. Antonarakis pri genetiko, kaj komence solenita de ART21 svisa grupo de malsanuloj kaj de Down Syndrome International (DSI) en 2006, Sviso. Celo estas regi atenton al Down-sindromo, helpi komprenadon, instrui pri la sindromo, helpi enigi la ulojn en socion, kaj esti utilaj membroj kun sama respekto, kiel aliaj anoj. Eventoj regas atenton al la sindromo, al povumo de uloj, kaj helpas ilian sendependencon, aŭtonomecon kaj memprezentadon.

Plenkunsido de tria komitato de asembleo de UNO akceptis la tagon en 10a de novembro 2011. La propono estis de Brazilo, havis apogon de 78 membraj ŝtatoj, kaj 12 000 subtenajn subskribojn, kiuj estis kolektitaj de Down Syndrome International (DSI) dum du semajnoj. Ekde tiam la UNO vokas ĉiun membrojn, ĝiajn organizojn, la socion kaj privatan sekciojn, ke ankaŭ ili atentu la Down-sindromon, kaj aktive voku ĉiun homojn atenti la Down-sindromon. Ĝi povas esti granda paŝo por uloj, por ilia ĉirkaŭaĵo kaj por homoj laborantaj por ili, kaj por ĉiu, kiuj volas plibonigi sian vivon kaj defendi siajn rajtojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Down-szindróma-világnap en la hungara Vikipedio.