Takeuĉi Naoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Takeuĉi Naoko (武内直子 [Takeuĉi Naoko]) estas japana manga-verkistino, loĝanta en Tokio. Ŝi estas fama pro ŝia mangao "Sejla Mun", kiu havas tre multe da ŝatantoj en tuta mondo.

Laboroj

Mangao

  • Ĉokolada Kristnasko (チョコレート・クリスマス [Ĉokorēto Kurisumasu]), unu tankobon-o, 1987—1988.
  • Maria (ま・り・あ [Ma ri a]), laŭ 1912a-jara verko "Daddy-Long-Legs" de Ĝin Ŭebsta (Jean Webster), 1989—1990.
  • La Ĉeriza Projekto (Theチェリープロジェクト [Za Ĉerī Puroĝekuto]), 3 volumoj, 1990—1991.
  • Koda nomo — Sejla Vi (コードネームはセーラーV [Kōdo Nēmu ŭa Sērā Bui]), 3 volumoj (en 2004 reeldonita en 2 volumoj), 1991—1997.
  • Sejla Mun (美少女戦士セーラームーン [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn], angle: Sailor Moon, laŭvorte: Bela Junulino-Batalisto Maristino Luno), 18 volumoj (en 2003—2004 estis reeldonita en 12 volumoj kun 2 volumoj, enhavantaj aldonajn rakontojn), 1992—1997.
  • Mis Rejn (ミス・レイン [Misu Rein], angle: Miss Rain), 5 mallongaj rakontoj, 1993.
  • Tempo de prismo (プリズム・タイム [Purizumu Taimu], angle: Prism Time), kolekto de fruaj verkoj: de la jaroj 1986—1997, 2 volumoj eldonitaj en 1995 kaj en 1997.
  • PQ Anĝeloj (PQエンジェルス [Pī Kjū Enĝerusu], angle: PQ Angels), ĉesigita post apero de 4 ĉapitroj, 1997.
  • Toki☆Meka! (とき☆メカ! [Toki Meka]), 2001.
  • Ama Sorĉistino (ラブ ウィッチ [Rabu Ŭiĉĉi], angle: Love Witch), ĉesigita post apero de 3 ĉapitroj kaj 1 rakonto, 2002.
  • Toki☆Meka! (とき☆めか! [Toki Meka]), plena verko bazita sur la originala, 2005—2006.

Ilustrado

Tekso de kanto

Takeuĉi Naoki verkis tekstoj por multaj kantoj, sonantaj en la animeo Sejla Mun kaj ankaŭ en la doramao Sejla Mun:

  • "Princess Moon" — dua el finiĝa temo de la animeo
  • "Raŝiku Ikimaŝo" (I’ll Go With My Looks) — finiĝa temo de Sejla Mun Super S
  • "Sailor Team no Theme" — tem-kanto de la teamo de Sejla-batalistoj
  • "Aj ŭo Ŝinĝiteru" (Ekkredu je amo) — bild-kanto de la rolulo Sejla Mun
  • "Honoo no Sogekimono (Flame Sniper)" — bild-kanto de la rolulo Sejla Mars
  • "We Believe You" — bild-kanto de la rolulo Sejla Ĝupita
  • "Route Venus" — bild-kanto de la rolulo Sejla Vinas en la serio Sejla Mun R
  • "Luna!" — bild-kanto de la rolulo Luna
  • "Initial U" — bild-kanto de la rolulo Sejla Uranus
  • "Senŝi no Omoj" (Sentoj de batalisto) — bild-kanto de la rolulo Sejla Neptjun
  • "Sailor Star Song" — bild-kanto de Sejla-steloj
  • "Ginga Iĉi Mibun Ĉigaj na Kataomoj" (Unudirekta amo, staranta en flanko de galaksio) — bild-kanto de la rolulo Sejla-Stelo Luktisto
  • "Ĉikara ŭo Aŭasete" (Unuigante fortojn) — bild-kanto de la rolulo Sejla-Stelo Kreisto
  • "Majonaka Hitori" (Alone At Midnight) — bild-kanto de la rolulo Sejla-Stelo Sanigisto
  • "Kirari*SailorDream!" (Sparkling Sailor Dream!) — tem-kanto de la doramao Sejla Mun
  • "Over Rainbow Tour" — bild-kanto de la rolulo Sejla Mun en la doramao Sejla Mun
  • "Katagoŝi ni Kinsej" (Venus Over my Shoulder) — bild-kanto de la rolulo Sejla Vinas en la doramao Sejla Mun