Listo de roluloj de "Sejla Mun"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La roluloj de la mangao kaj animeo Sejla Mun estas kreitaj de Takeuĉi Naoko — aŭtoro de la mangao. La ĉefaj roluloj estas Sejla Mun, Taksido Kamen, Ĉibi-usa kaj Kvar Gardantaj Batalistoj (四守護神の戦士 [Jon ŝugoŝin no senŝi]), nomataj ankaŭ Internaj Batalistoj (内部戦士 [Naibu Senŝi]): Sejla Makuri, Sejla Mars, Sejla Ĝupita kaj Sejla Vinas.

Nomoj de la roluloj ofte estas elektitaj ne hazarde. Ekzemple, la unua ideogramo "月 [cuki]" de la familinomo Cukino (月野) signifas "Lunon", same kiel la angla "Moon [Mun]" — ŝia Sejla-nomo. Ĉiuj familinomoj de la ĉefaj heroinoj: "月野 [cuki-no]", "水野 [mizu-no]", "火野 [hi-no]", "木野 [ki-no]", "愛野 [ai-no]" — enhavas la ideogramon "野 [no]" (kampo). Tie "野 [no]" povas esti fonetike komprenita kiel la japanan genitivan partikulon "の [no]": ekzemple, Cukino Usagi iĝas "kuniklo de la Luno" aŭ "luna kuniklo".

La nomoj de ĉiuj Sejla-batalistoj estas angla-lingvaj. La nomojn de iliaj kontraŭuloj ankaŭ kutime venas el la angla aŭ alia eŭropa lingvo. Pro tio ilia transigo al Esperanta formo ne ĉiam estas tute fonetika.

Ĉefaj herooj[redakti | redakti fonton]

Sejla Mun / Cukino Usagi[redakti | redakti fonton]

Cukino Usagi
Sejla Mun
  • Batalista nomo: Sejla Mun (セーラームーン [Sērā Mūn], angle: Sailor Moon)
  • Denaska nomo: Cukino Usagi (月野 うさぎ [Cukino Usagi])
  • Antaŭaviva nomo: Princino Seleniti (プリンセス・セレニティ [Purinsesu Sereniti], angle: Princess Serenity)
  • Futura nomo: Nov-Reĝino Seleniti (ネオ・クイーン・セレニティ [Neo Kuīn Sereniti], angle: Neo-Queen Serenity)
  • SejuoMicuiŝi Kotono, Abe Kae (44—50 epizodoj de Serio 1)[1]

Ĉefa rolulino, 14-jaraĝa lernantino, kiu loĝas en centro de Tokio. Ŝi estas bonkora junulino, sed mallaborema kaj plorema. Usagi ŝatas manĝi dolĉaĵojn, ludi videoludojn, legi mangaon, kaj okupiĝi ceterajn adoleskinajn amuziĝojn. Ŝi malŝatas lerni kaj ofte ricevas malbonajn notojn. Usagi kutime malfacile vekiĝas matene, pro kio ŝi ofte malfruiĝas al la lecionoj, kurante al la lernejo, iufoje eĉ ne matenmanĝinte. Ĉe helpo de nigra parolanta katino Luna ŝi ricevas magian kapablon transformiĝi al Ŝejla-batalisto, nomata Ŝejla Mun. En tiu formo ŝi povas batali kontraŭ malbonuloj atakantaj homojn. Usagi pli ŝatas vivi per kutima vivo, sed, kiam iu estas en danĝero, ŝi ne hezitas transformiĝi al Sejla Mun por lukti por bono kaj justeco. En antaŭa vivo ŝi estis Princino de la reĝlando Arĝenta Milenio en la Luno, kaj nomiĝis Princino Seleniti. Patrino de la princino, Reĝino Seleniti, mortis, uzante Arĝentan Kristalon kontraŭ malamikoj. Reenkarniĝinte la princino, jam nomata Cukino Usagi, heredis la Kristalon kaj uzas ĝin en sia lukto. Kiam ŝi rememoras sian antaŭan vivon, ŝi malkovras, ke Taksido Kamen, kiun ŝi enamiĝis, estas ŝia reenkarniĝinta amato el antaŭa vivo — Princo Endimion. En la 30a jarcento Usagi iĝos reganto de la Tero, nomata Nov-Reĝino Seleniti, kaj vivos en la urbo Kristala Tokio.

La titolo "Sejla" (de angla Sailor) signifas "mariston" kaj spegulas la vest-stilon de Sejla-batalisto. La Sejla-nomo "Mun" (de angla Moon) signifas "Lunon". La familinomo 月野 [Cukino] laŭlitere signifas "Kampon de Luno" kaj fonetike ankaŭ adjektivon "luna". La persona nomo "Usagi" (うさぎ) signifas leporon aŭ kuniklon, tio rememorigas folkloran leporon/kuniklon vivantan sur la Luno. La nomo "Seleniti" plej verŝajne signifas diaĵon Seleno el la helena mitologio. Komence Mamoru nomas ŝin "o-dango" (お団子) aŭ "o-dango-kapo" (お団子頭 [o-dango-atama]) pro ŝia ronda hararanĝo ("o-" estas japana honora prefikso). Poste li nomas ŝin "Usako" (うさ子).

Taksido Kamen / Ĉiba Mamoru[redakti | redakti fonton]

Ĉiba Mamoru
Taksido Kamen
  • Batalista pseŭdonimo: Taksido Kamen (タキシード仮面 [Takiŝīdo Kamen])
  • Denaska nomo: Ĉiba Mamoru (地場 衛 [Ĉiba Mamoru])
  • Antaŭaviva nomo: Princo Endimion (エンディミオン [Endimion], angle: Endymion)
  • Futura nomo: Reĝo Endimion (キング・エンディミオン [Kingu Endimion], angle: King Endymion)
  • Deiĝinta persono: Lunluma Kavaliro (月影の騎士 [Cukikage no Naito])
  • SejuoFuruja Toru, Ogata Megumi (infanece en "Sejla Mun R La filmo")

Taksido Kamen aperas, kiel savanto de Sejla Mun, vestita, kiel heroo, kun mantelo kaj masko. Li savas ŝin en kritika momento, ĵetante ruĝan rozon aŭ plilongigante sian bastonon, kaj Usagi enamiĝas lin. Paralele antaŭ Usagi aperadas stranga junulo, kiu severe kritikas kaj mokas ŝin, kaj ŝi ekmalŝatas lin. Li evidentiĝis amiko de ŝia bona konatulo Furuhata Motoki, nomata Ĉiba Mamoru. Poste ŝi ekscias, ke Mamoru estas Taksido Kamen, tuj post tio, ke li ekscias, ke Usagi estas Sejla Mun. Ĉiba Mamoru estas studento. Liaj gepatroj mortis, trafinte en aŭto-incidenton, kiam li estis infano. En sia sonĝo Mamoru vidas lumantan junulinon, kiu petas lin trovi Arĝentan Kristalon por klarigi, kiu li estas. Evidentiĝas, ke tio estis Princino Seleniti. En la 30a jarcento Mamoru iĝos edzo de Usagi — Reĝo Endimion. En la komenco de la dua serio Mamoru denove forgesis antaŭan vivan kaj ankaŭ ĉion rilatan kun Usagi. Sed subkonscie li ankoraŭ volis defendi ŝin. Tiel liaj memoraĵoj deiĝis, kaj estiĝis nova savanto de Usagi, nomata Lunluma Kavaliro, simila al Taksido Kamen. Fine tiu estaĵo unuiĝis kun Mamoru.

La pseŭdonimo "Taksido Kamen" estas prenita ankaŭ pro la vest-stilo: "taksido" (タキシード [takiŝīdo], de usonangla tŭedo) signifas smokingon kaj "Kamen" (仮面 [Kamen]) signifas maskon. La persona nomo "衛 [Mamoru]" signifas "defendi".

Sejla Markuri / Mizuno Ami[redakti | redakti fonton]

Mizuno Ami
Sejla Markuri
  • Batalista nomo: Sejla Markuri (セーラーマーキュリー [Sērā Mākjurī], angle: Sailor Mercury)
  • Denaska nomo: Mizuno Ami (水野 亜美 [Mizuno Ami])
  • SejuoHisakaŭa Aja

Kvieta kaj ege saĝa junulino. Ŝi kaj Usagi lernis en la sama lernejo en paralelaj klasoj kaj, kiam ili iras al altlernejo (en la kvina serio), ili trafas la saman klason. Ami estas fama en la lernejo pro la plej altaj notoj. Kiam Usagi amikiĝis kun ŝi, Luna malkovris, ke Ami estas Sejla-batalisto kaj klarigis ŝin kiel transformiĝi. Ami transformiĝas al Sejla Markuri, kiu uzas elemento de akvo en batalo. Krome, ŝi uzas poŝan komputilon, kiun Luna donas al ŝi, por klarigo de situacioj, analizo de malamikoj kaj simile. En la kutima vivo preskaŭ ĉiam Ami pensas nur pri lernado. Ŝi revas iĝi bona kuracisto.

La batalista vesto de Sejla Markuri havas bluan distingan koloron. La nomo Markuri (de angla Merkury) signifas "Merkuron". En antaŭa vivo ŝi estis princino de la planedo Merkuro kaj unu de ŝiaj devoj estas defendo de Princino Seleniti. La ideogramo "水 [mizu]" el ŝia familinomo signifas "akvon", kio simbolas ŝiaj Sejla-magiaj kapabloj (fonetike "mizuno" povas signifi adjektivon "akva").

Sejla Mars / Hino Rej[redakti | redakti fonton]

Hino Rej
Sejla Mars
  • Batalista nomo: Sejla Mars (セーラーマーズ [Sērā Māzu], angle: Sailor Mars)
  • Denaska nomo: Hino Rej (火野 レイ [Hino Rei])
  • SejuoTomizaŭa Miĉie

Pastrino en ŝintoisma templo Hikaŭa (火川神社 [hikaŭa ĝinĝa]). Ŝi transformiĝas al Sejla Mars. Rej povas senti ĉeesto de malbono kaj forpeli malicajn spititojn, eĉ sen transformi al Selra-batalisto. Kiel Sejla Mars ŝi uzas fajran Sejla-magion. En la templo Rej havas du dorlotajn korakojn, nomatajn Fobo (フォボス [Fobosu]) kaj Dejmo (ダイモス [Deimosu]) kiel satelitoj de la Marso. Ŝia karaktero en ordinara vivo ege diferencas inter la verkoj. En la mangao Rej estas malvarmsanga, serioza kaj praktika, ne fidanta al plejmulto de viroj kaj malvarmiganta amikinojn, kiam ili enamiĝas. En la animeo ŝi estas tre emociema, proza, obsedita pri junuloj, ambiciema, deziranta momente iĝi kantistino, modelino kaj sejuo; pri ĉiu eta motivo ŝi incitas Usagi-n per mokaj aludoj, provokante infan-manierajn interbatalojn, sed profunde Rej tre taksas amikeco kun ŝi.

La distinga koloro de la batal-vesto de Sejla Mars estas ruĝa. La nomo Mars signifas "Marson", en antaŭa vivo ŝi estis princino de tiu planedo kaj devis defendi Princinon Seleniti. La ideogramo "火 [hi]" el ŝia familinomo signifas "fajron", kio simbolas ŝiaj Sejla-magiaj kapabloj (fonetike "hino" povas signifi adjektivon "fajra").

Sejla Ĝupita / Kino Makoto[redakti | redakti fonton]

Kino Makoto
Sejla Ĝupita
  • Batalista nomo: 'Sejla Ĝupita (セーラージュピター Sērā Ĝupitā, angle: Sailor Jupiter)
  • Denaska nomo: Kino Makoto (木野 まこと [Kino Makoto])
  • SejuoŜinohara Emi

Tre alta kaj forta lernantino, posedanta luktoartojn, precipe, karateon. Pro sia granda sento de justeco Makoto ofte batas junulojn, kiuj atakas aŭ mokas sendefendajn homojn. En antaŭa lernejo ŝi tre ege damaĝis sian kontraŭulon kaj oni forpelis ŝin. Tiel Makoto transiĝis al la lernejo de Usagi kaj Ami. En sia nova lernejo, ŝi konatiĝas kun Usagi, savante ŝin: en la animeo — de huliganoj, en la mangao — de pilko, fluganta al ŝia kapo. Gepatroj de Makoto pereis en avia-incidento antaŭ longe, tiam ŝi loĝas sole kaj estas lerta pri hejmaj laboroj kaj aparte ŝi tre bone kuiras. Makoto transformiĝas al Sejla Ĝupita, kiu regas fulmojn.

La vesto de Sejla Ĝutita distingiĝas per verda koloro. La nomo Ĝupita signifas "Jupiteron" kaj en la antaŭa vivo ankaŭ ŝi estis princino de sia planedo kaj devis defendi Princinon Seleniti. La ideogramo "木 [ki]" el ŝia familinomo signifas "arbon", kio plej verŝajne spegulas ŝian altecon kaj fortecon (fonetike "kino" povas signifi adjektivon "arba").

Sejla Vinas / Ajno Minako[redakti | redakti fonton]

Ajno Minako
Sejla Vinas
  • Batalista nomo: Sejla Vinas (セーラーヴィーナス [Sērā Vīnasu], angle: Sailor Venus)
  • Denaska nomo: Ajno Minako (愛野 美奈子 [Aino Minako])
  • Antaŭa batalista nomo: Sejla Vi (セーラーV [Sērā Bui], angle: Sailor V)
  • SejuoFukami Rika

Antaŭ kiam Usagi iĝis Sejla-batalisto, televidilo ofte transsendis, ke enigma heroino Sejla Vi sukcese batalas kontraŭ krimuloj. Poste Sejla Vi aliĝis al ceteraj Sejla-batalistoj kiel Sejla Vinas, prezentante sin per ankaŭ sia vera nomo — Ajno Minako. Ŝi ricevis sian transormiĝilon ne de Luna, kiel ceteraj sed de parolanta virkato Artemis. En la ordinara vivo Minako estas sporta, vigla, gaja kaj romantika, emas fari rilatojn kun belaj junuloj, iufoje eĉ kun du junuloj samtempe. Kiel Usagi ŝi ne tre bone lernas. Minako revas esti fama pop-kantistino kaj idolo. Kiel batalisto de amo, Sejla Vinas ofte uzas atakojn kun formo de koro en ilia aspekto.

Ŝia Sejla-vesto havas oranĝan distingan koloron. La nomo Vinas signifas "Venuson". En la antaŭa vivo Sejla Vinas estis princino de la planedo Venuso kaj ankaŭ havas devon defendi Princinon Seleniti. La ideogramoj "愛 [ai]" (amo) el ŝia familinomo kaj "美 [bi/mi/ucuku-(ŝii)]" (beleco) el ŝia persona nomo spegulas, ke Venuso, identigita kun Afrodito, estas diino de amo kaj beleco (fonetike "Ajno Minako" povas esti komprenita kiel "belega infano de amo"). Krome la persona nomo "美奈子" povas esti legita netradicie kiel "Binasu" — japana prononco de la nomo "Vinas".

Sejla Vi estas la ĉefrolulo de la antaŭa mangao, nomata "Koda nomo — Sejla Vi", kie ŝi batalis kontraŭ aliaj malamikoj antaŭ la renkonto kun ceteraj Sejla-batalistoj. Por filmigi la mangaon, oni proponis plimultigi kvanton de Sejla-herooj. Tiel Minako iĝis nur unu el Sejla-batalistoj en la nova mangao "Sejla Mun", kies ĉefrolulo Sejla Mun estis kreita uzante bildo de Sejla Vi. Tial ili estas sufiĉe similaj, precipe per siaj aspektoj.


Ĉibi-usa / Sejla Ĉibi Mun[redakti | redakti fonton]

Sejla Ĉibi Mun
Ĉibi-usa
  • Batalista nomo: Sejla Ĉibi Mun (セーラーちびムーン [Sērā Ĉibi Mūn], angle: Sailor Chibi Moon)
  • Denaska nomo: Princino Usagi Juna Sinjorino Seleniti (うさぎSLセレニティ [Usagi Sumōru Redī Sereniti], angle: Princess Usagi Small Lady Serenity)
  • Kromnomo: Ĉibi-usa (ちびうさ [Ĉibiusa])
  • Oficiala nomo en 20a jarcento: Cukino Ĉibiusa (月野 ちびうさ [Cukino Ĉibiusa])
  • Malica formo: Nigra Sinjorino (ブラック・レディー [Burakku Redī], angle: Black Lady)
  • SejuoAbe Kae

Knabino, veninta el 30a jarcento, filino de Usagi kaj Mamoru. Aperante en 20a jarcento ŝi prezentis sin kiel Cukino Usagi antaŭ Usagi, ne sciante, ke ŝi estas ŝia pasinteca patrino kaj havas la saman nomon. Ŝi enloĝiĝas en la domon de Usagi, deviganta la ŝiajn familianojn pensi, ke ŝi estas kuzino de Usagi, per speciala magia aparato, kiu aspektas kiel kapo de Luna. Tiu knabino aspektas kiel 8—9-jaraĝa, kaj tial oni nomas ŝin ĉibi-usa por distingi de Sejla Mun (la vorto "ちび" [ĉibi] signifas etulon). Ĉibi-usa kaj Usagi ofte reciproke incitas kaj batalas inter si, sed iom post iom ili eksentas amemon unu al alia. Unuafoje Ĉibi-usa venis en 20an jarcenton por savi siajn gepatrojn kaj sian urbon Kristala Tokio de la klano "Nigra Luno". Kiam Ĉibi-usa revenis en 30a jarcento kun Sejla-batalistoj ili ekscias, ke ŝi estas filino de Mamoru kaj Usagi. Poste ŝi duafoje venis por trejni kun Sejla batalistoj, tiam ŝi jam kapablis transformiĝi al Sejla-batalisto, nomata Sejla Ĉibi Mun. En la 30a jarcento oni nomas ŝin Juna Sinjorina (angle: Small Lady). Alloganta de Ŭajzman (la konsilanto de la klano "Nigra Luno") al malbono, Ĉibi-usa iĝis adolta junulino, nomata Nigra Sinjorino (angle: Black Lady), sed ne por longe. Malgraŭ tio, ke Mamoru kaj Usagi estas ŝiaj estontaj gepatroj ŝi rilatas ilin alie. Ŝajnas, ke Usagi estas ŝia fratino kaj Mamuru estas ŝia ŝatata pliaĝa amiko, kiun ŝi volas dividi kun neniu.

Katoj[redakti | redakti fonton]

Luna[redakti | redakti fonton]

Luna (Sejla Mun).jpg

Nigra katino kun krescento sur la frunto. En Arĝento Milenio ŝi estis servantino de Princino Selenti, kiu ĵuris neniam lasi ŝin, kaj ankaŭ konsilanto de la reĝino. Kiam la reĝlando estis detruita, Luna kaj Artemis estis endormigitaj kaj senditaj sur la Teron por gardi Sejla-batalistojn, reenkarniĝontaj tie. Parto de iliaj memoroj estis malŝaltita por faciligi la taskon. Luna nur sciis, ke devas trovi kaj "vekiĝi" Internajn Sejla-batalistojn. Sejla Mun estis la unua, kiun Luna trovis, tial ŝi restas loĝi en ŝia hejmo kiel ŝia dombesto. Luna donas al Usagi, Ami, Rej kaj Makoto magiajn objektojn, aparte tiujn, kiuj servas por transformado. Ŝi informas ilin pri la tasko trovi la princinon, sed eĉ Luna ne sciis, ke tio estas Sejla Mun. Ŝia nomo estas latina vorto por la la:Luna (satelles).

Artemis[redakti | redakti fonton]

Artemis (Sejla Mun).jpg

Blanka virkato kun krescento sur la frunto. Li havas pli plena memoraĵaro pri la Arĝenta Milenio, ol Luna. Artemis loĝis kun Minako, trejnis ŝin kiel Sejla Vi kaj restas ŝia kompaniano post kiam ili aliĝis al ceteraj Sejla-batalistoj. Luna rekonas lin, kiam li aperas kune kun Minako. Sed tiam ŝi ne sciis, ke estas li, kiu estris ŝin pere de videoluda aŭtomato. Ŝi malkovras tion iomete poste pro subita teknika misfunkciado. Poste Artemis detale klarigis la mision. Li estas pli senzorga, ol Luna, sed sufiĉe responsema. Artemis rilatas al Minako, kiel pliaĝa frato, li zorgas pri Luna, subtenas ŝin kaj fine evidentiĝas, ke li ŝin amas.

Diana (Sejla Mun).jpg

Diana[redakti | redakti fonton]

Griza katidino kun krescento sur la frunto. Ŝi estas filino de Luna kaj Artemis el 30a jarcento, dorlotbesto kaj gardanto de Ĉibi-usa. En la mangao Sejla-batalistoj renkontas ŝin, veninte al 30a jarcento, kaj ŝi sekvas ilin al 20a jarcento. En la animeo Diana aperas en la kvara serio, subite ĵetinte el arbusto kaj nominte Artemis-on "paĉjo". Diana estas scivolema, afabla kaj ĉiam preta helpi. Ŝia nomo laŭ sia skribo estas nomo de la roma diino Diana, kiu aparte estas diino de luno.

Sejla-batalistoj de la ekstera rondo[redakti | redakti fonton]

Sejla-batalistoj de la ekstera rondo de la Sunsistemo (外部太陽系戦士 [gaibu taijōkei senŝi], angle: outer solar system warriors) estas princinoj de kvar eksteraj planedoj, kies devo estas defendo de la Sunsistemo de ekstera invado. Ili estas ankaŭ nomata Eksteraj Batalistoj (外部戦士 [Gaibu Senŝi]) kontraste al Internaj Batalistoj (内部戦士 [Naibu Senŝi]).

Sejla Pluto

Sejla Pluto / Mej'o Secuna[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Sejla Pluto (セーラープルート [Sērā Purūto], angle: Sailor Pluto)
  • Oficiala nomo en 20a jarcento: Mej'o Secuna (冥王 せつな [Meiō Secuna])
  • SejuoKaŭaŝima Ĉijoko

Unue ŝi aperis kiel Sejla Pluto, kiu gardas la pordegojn de la tempo kontraŭ nepermesitaj vojaĝantoj. Poste ŝi aperas, kiel studentino, nomata Mej'o Secuna. Secuna havas diskretan karakteron, estas amikema kaj helpas al Internaj Batalistoj, sed povas esti severa kiel aliaj Eksteraj Batalistoj. Pro longa ĉeestado ĉe la pordegoj ŝi suferas pri profunda sento de soleco.

La fortoj de Sejla Pluto rilatas al tempo kaj al infero. Ŝia ĉefa atako nomiĝas "Krio de Morto" (angle: Death Scream). La familinomo "冥王 [Meiō]" signifas "reĝon de mallumo".

Sejla Uranus

Sejla Uranus / Ten'o Haruka[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Sejla Uranus (セーラーウラヌス [Sērā Uranusu], angle: Sailor Uranus)
  • Denaska nomo: Ten'o Haruka (天王 はるか [Ten-ō Haruka])
  • SejuoOgata Megumi

Junulino, kiu vestiĝas kaj parolas kiel viro kaj komence ĉefaj heroinoj misrigardas ŝin kiel belan junulon. Haruka revis iĝi aŭtovetkuristo antaŭ sia "vekiĝo". Ŝi ofte vetkuras sur la vojoj de Tokio en sia aŭto aŭ sur sia motorciklo. Haruka estas akra kaj severa, preferas batali nur kun sia amatino Miĉiru, sed poste ili batalas kune kun ceteraj Eksteraj Batalistoj.

La forto de Sejla Uranus baziĝas sur elemento de tero. La familinomo "天王 [Ten-ō]" signifas "reĝon de ĉielo".

Sejla Nepjun

Sejla Neptjun / Kaj'o Miĉiru[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Sejla Neptjun (セーラーネプチューン [Sērā Nepuĉūn], angle: Sailor Neptune)
  • Denaska nomo: Kaj'o Miĉiru (海王 みちる [Kaiō Miĉiru])
  • SejuoKacuki Masako

Amikino de Haruka, talenta violonisto. Miĉiru estas afabla, agrabla en komunikado kaj bone rilatas al homoj. Ŝi amas sian batalan partneron Haruka. Antaŭ vekiĝo de Sejla Uranus ŝi batalis sole. Miĉiru estas fama kiel violonisto kaj pro siaj pentraĵoj, sed la devo de Sejla-batalisto estas pli grava por ŝi.

Sejla Nepjun uzas forton de oceano. La familinomo "海王 [Kaiō]" signifas "reĝon de maro".

Sejla Satan

Sejla Satan / Tomoe Hotaru[redakti | redakti fonton]

  • Batalista nomo: Sejla Satan (セーラーサターン [Sērā Satān], angle: Sailor Saturn)
  • Denaska nomo: Tomoe Hotaru (土萠 ほたる [Tomoe Hotaru])
  • SejuoMinaguĉi Jūko

Filino de profesoro Tomoe Soiĉi, sciencisto pri genetiko. Foje, kiam ŝi ludis en lia laboratorio, okazis eksplodo kaj ĉiuj krom la profesoro mortis. Tiam li fordonis sian korpon al demono Germatoid kontraŭ vivo de Hotaru, sed en ŝia korpo ankaŭ enloĝiĝis demono. Post tio Hotaru senĉese malsanis kaj ne havis amikojn, antaŭ ke ŝi amikiĝis kun sia samaĝulino Ĉibi-usa, promenante en parko. Finfine ŝi transformiĝas al Sejla Satan — "batalisto de detruo". En la fino de la tria serio Hotaru iĝas bebo. Ŝi revenas en la komenco de la kvina serio, kiam ŝi akcelante kreskas ĝis la antaŭa aĝo, zorgata de ceteraj Eksteraj Batalistoj.

Ceteraj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Reĝino Seleniti (クィーン・セレニティ [Kuīn Sereniti], angle: Queen Serenity)
SejuoDoi Mika

Patrino de Princino Seleniti kaj reĝino de la Luno, reganta Arĝentan Milenion. Dum atako de malicigitaj Teranoj ŝi oferis sian vivon, uzante Arĝentan Kristalon, por savi sian filinon kaj ŝian gardantaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abe Kae estas sejuo de Ĉibiusa, ŝi estis ankaŭ tempa sejuo de Sejla Mun, kiam ŝia permanenta sejuo Micuiŝi Kotono malsanis pro apendicito
  2. Sejuo Han Kejko donas voĉon ankaŭ al rolulo Luna (en kata formo) el la doramao Sejla Mun

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]