Takeuti Yosikazu

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

TAKEUTI Yosikazu(Kunrei) (竹内義一 [take-uĉi joŝi-kazu];Hepburn: TAKEUCHI Yoshikazu, 1931- 29-a de aŭgusto 2005)

Esperanton li ekkonis en 1946 kaj ekde 1958 li aktivas en la regiona organizaĵo Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), i.a. kiel prezidanto de la komitato kaj kiel redaktoro. Li flegis la lokan grupon de Takatuki(en urbo Takacuki) dum 40 jaroj, organizis kaj gvidis kursojn. En 1965 li estis prezidanto de la LKK de la 21-a IJK en Ootu. En 1994 li fariĝis la unua prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA. Ekde 1993 Takeuti estas estrarano de Japana Esperanto-Instituto, 1992-1998 komitatano A kaj 1998-2004 komitatano C de UEA, ekde 2004 Honora Membro de UEA. Kiel ano de la Elekta Komisiono li kunpreparis ekde 2002 la elektojn de UEA en 2004. Li prezidas la lokan grupon kaj estas vicprezidanto de JEI. En 1999 li ricevis la premion Ossaka. Li forpasis je 29-a de aŭgusto 2005 pro pneŭmonio.

Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-movado dek milionojn da japanaj enoj, aŭ proksimume 64.000 eŭrojn. Tiel informis la plej granda japana gazeto Mainichi Shimbun en paĝo de lokaj novaĵoj la 20-an de januaro 2005. Li deziris donaci sian heredaĵon kaj de sia edzino, Tomiko, kiu pli frue mortis, al la movado ĉar ili ne havis gefilojn, kaj sekve malproksima parencaro heredos ilian posedaĵon. La amikoj de Takeuti dividis la sumon por donaci al jenaj kvin organizoj: Takatuki-a Esperanto-Societo, Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, UK-fondaĵo de Japana Esperanto-Instituto, Azia Fondaĵo de UEA kaj Sennacieca Asocio Tutmonda.


[redaktu] Eksteraj Ligoj

• Paĝo pri li, en Esperanto-Societo en Takatuki (en Japanlingvo)
• Forpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA (Notico en Libera Folio)
• Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-movado