Tamás Borsos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BORSOS Tamás ozdi (borŝos) estis hungara memuaristo, diplomato, vojaĝisto de reganto Gabrielo Bethlen naskita en Marosvásárhely la 14-an de junio 1566 kaj mortinta Marosvásárhely en 1633.

Biografio

Li estis la filo de Sebestyén Borsos. En 1597 li estis notario, ekde 1599 ĝis 1604 urbestro. Ekde 1606 li estis reganta supera juĝisto. En jaroj 1613, 1618, 1625 afergvidanto en Turkujo. En 1615 en Nagyszombat, en 1625 Balassagyarmat li estis reganta komisaro ĉe la packontraktoj. En 1630 li estis sendito de Buda en Turkujo.

Verkoj

  • Marosvásárhelyi Borsos Tamásnaknak második portára való, járásának közönséges históriája (Erdélyi tört. adatok, I-II, Bp., 1856);
  • Emlékirata 1630. jan. 20- 28 budai követségéről (Tört. Tár, 1884).
  • Vásárhelytől a Fényes Portáig (1968, 1972). (La eldonaĵon prizorgis László Kocziány).

Bibliografio

  • Szamota István: Régi magyar utazók (Nagybecskerek, 1892);
  • Barts Gyula: Marosvásárhelyi Borsos Tamás élete és történeti szereplése (Kolozsvár, 1912).

Fonto