Tamara Miĥajlovna Smirnova

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamara Miĥajlovna SMIRNOVA (ruse : Тамара Михайловна Смирнова, naskiĝis la 25-a de decembro 1918, mortis en 2001) estis rusa (kaj sovetunia) astronomino.

De 1966 al 1988 ŝi laboris en la Instituto pri Teoria Astronomio de Leningrado. En la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno, ŝi malkovris 135 asteroidojn kaj kunmalkovris la periodan kometon 74P/Smirnova-Ĉerniĥ kun Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ.

La asteroido 5540 Smirnova estis tiel nomita en ŝia honoro.