Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ
El Vikipedio
| Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ | |
| Dato de naskiĝo | 6-a de oktobro 1931 | |
| Loko de naskiĝo | Novaja Usmanj | |
| Dato de morto | 26-a de majo 2004 | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 72 | |
Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ, ruse Николай Степанович Черных (naskiĝis la 6-an de oktobro 1931 en Novaja Usmanj, mortis la 26-an de majo 2004) estis soveta astronomo
Li laboris en la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno ekde 1963. Li fakiĝis pri astrometrio kaj la dinamiko de la malgrandaj korpoj de la sunsistemo.
Li malkovris la periodajn kometojn 74P/Smirnova-Chernykh (kun Tamara Miĥajlovna Smirnova) la 4-an de marto 1975 kaj 101P/Chernykh la 19-an de aŭgusto 1977 .
Li malkovris grandan nombron da asteroidoj, kelkaj kun sia edzino kaj kunlaborantino Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ. Notindaj estas 2867 Šteins kaj la troja asteroido 2207 Antenoro.
La asteroido 2325 Chernykh estis tiel nomita en honoro de li kaj de lia edzino.