Tanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanisto montras sian malnovan metion: Li forigas viandrestojn de la ŝaf-felo

Tanado estas kemia procedo, en kiu oni prilaboras bestajn felojn (kruda eksteraĵo de la besto) per senharigo kaj apliko de kemiaĵo tanino, produktante tiel ledojn por plua prilaboro.

La tanaĵo anstataŭigas akvon en spaco inter la proteinaj fibroj kaj interligas la fibrojn. La tri plej ofte uzataj tanaĵoj estas la planta tanaĵo, la mineralaj saloj similaj al krom-sulfat kaj la fiŝa aŭ ĝenerala la besta oleo.

Historio

Planta tanado

La plej malnova metodo estas la tanado per planta tanacido. Tanacidon uzis jam la judoj (kverka ŝelo), la egiptujanoj (guŝo de iu akacio), la romianoj kaj araboj (diversaj arboŝeloj kaj radikoj).

En la 18-a jarcento, en Eŭropo oni uzis kverkan ŝelon, anakardiacojn, valoneon kaj konion. La metodo estis simila kiel hodiaŭ: oni mergis la pelton en ujoj, plenaj de tanaĵo (planta tanacido).

Tradicia tanejo kaj tinkturejo en Maroko

Kemia tanado

La tanado kun kemiaĵoj aperis en fino de la 19-a jarcento. Tio okazis per kromaj saloj. Ĝi havis du tipojn: en la unu oni mergis la pelton unuafoje en kromacidan ujon, duafoje en miksaĵon de natria tiosulfato kaj alia acido. Tiel estiĝis bazaj kromacidoj kaj precipitas sur fibroj de la pelto.

Alia metodo estis la mergado de la pelto en pli kaj pli densan krom-sulfatan solvaĵon. Oni uzas ankaŭ aluminiajn kaj cirkoniajnj salojn.

Olea tanado

La perolea tanado estas praa metodo kaj uzis je peltoj de ĉamo (nomiĝas ŝamo!) kaj de cervo. Tiuj iĝas molaj kaj truetaj povas humidiĝi kaj sekiĝi plurfoje sen iu ajn damaĝo.

Oni ŝprucigas je la pelto fiŝoleon kaj batadas la pelton per maŝina martelo. Oni poste pendigas la pelton en bakforno, kaj la oksidiĝanta oleo adheras je la ledaj fibroj.

Proverbo

Ekzistas proverboj pri tanado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     La felo tanadon ne valoras. 
  • Citaĵo
     Tani al iu la haŭton. 

Referencoj

  1. Lernu