Tata Motors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Tata Motors

Veturilojn de la marko Tata Motors oni vendas ĉefe en Barato (en Eŭropo oni trovas ilin en Italio, sed ekzemple ne en Francio.

En la jaro 2005 la firmao produktis sian milionan veturilon. Tata estas la dua konstruisto de veturiloj en Barato malantaŭ Maruti-Suzuki. La marko fondiĝis en 1992 kiel ero de la firmaego Tata.

La 26-an de marto 2008 la usona konzerno Ford anoncis, ke ĝi vendas la (origine britajn) aŭtomobilajn markojn Jaguar kaj Land Rover al Tata Motors, kaj tiel okazis. La vendoprezo por ambaŭ markoj estis 2,3 miliardoj da usonaj dolaroj.

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la konzerno