Tatjana Šimić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatjana Šimić
Tatjana Šimić en 1992
Tatjana Šimić en 1992
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de junio 1963(nun 1963-06-09)
en Zagrebo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • televida aktoro • filmaktoro • modeloPlaymate vd
Aktiva dum 1986– vd
Aktorado
Fama rolo Kees Flodder
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tatjana Šimićimiĉ] naskiĝis la  9-an de junio 1963(nun 1963-06-09) (60‑jara) en Zagrebo. Ŝi estas nederlanda-kroata aktorino, kantistino kaj fotomodelo. Antaŭ ĉio ŝi konatiĝis pro la rolo de Kees Flodder en la nederlanda tv-serio kaj filmoj Familio Flodder.

Šimić elkreskis en sia naskiĝurbo Zagreb kaj transloĝiĝis en 1979 kun sia familio al Roterdamo. Ŝia kariero kiel fotomodelo komenciĝis kiam ŝi gajnis modelkonkurson de nederlanda revuo. Pliposte ŝi ankaŭ konatiĝis pro ŝiaj pikantoj fotosesioj en la magazino Playboy, 12-foje en Nederlando kaj 4-foje en Germanio, kaj pro ŝiaj propraj voluptemaj kalendaroj en kiu ŝi pozis de 1994 ĝis 2003. En 2009 ŝi ankoraŭ pozis je 45-jaraĝo en la magazino FHM.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

En 2007 Tatjana venis en la novaĵo pro mallonga rilato kun miliardulo kaj komercisto Marcel Boekhoorn. Komence de 2008 ŝi ekhavis rilaton kun milionulo Ronny Rosenbaum, teksaĵo- kaj nemoveblaĵo-entreprenisto kun kiu ŝi finfine kunvivis kaj por iom da tempo estis lia fianĉino. En septembro 2010 oni anoncs ke ili neniigis la rilaton. En 2011 Tatjana partoprenis en la televidoprogramo Who Do You Choose Tatjana? (Kiun vi elektas Tatjana?), en kio ŝi elektis viron el nombro da kandidatoj por ​​havi rilaton. Tiu fariĝis Peter Mines, sed en februari 2012 oni anoncis ke ankaŭ tiu rilato estas pasinta. Post tio ŝi ekhavis rilaton kun Lex van Hessen kun kiu ŝi jam dum pli ol dek jarojn kunvivas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]