Tatjana Kulakova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatjana Kulakova
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tatjana Kulakova – estas sovetia kaj rusia esperantistino. Eklernis esperanton koresponde en 1979, kiam ŝi lernis en mezlernejo en Kazaĥstano. Ŝi aktiviĝis nur kiel studentino de la konstrua fakultato de la Urala Politekniko (ĝuste tiufake kaj tiuloke studis Boris Jelcin) en Jekaterinburg post la vespera kurso de Aleksander Korĵenkov. Loĝas en Jekaterinburg kaj oficas kiel inĝeniero en konstruprojekta firmao.

Tatjana Kulakova partoprenis organizadon de esperantistaj renkontiĝoj en Jekaterinburg. Ŝi estis sekretario de la Organiza Komitato de Eŭropo-Azio'91, kies partoprenantoj plej ofte menciis ŝian nomon en la popularec-konkurso. Sekretario de la Urala Esperantista Societo ekde 1996. Sed eble pli konata ŝi estas kiel prizorganto de la paĝoj Legu kaj lernu (Ruslanda Esperantisto) kaj Mozaiko (La Ondo de Esperanto).