Teatro Jókai (Békéscsaba)
El Vikipedio
Teatro Jókai estas teatro en urbo Békéscsaba, en la urbocentro.
Historio[redakti]
Jam ekde 1840 en Békéscsaba oni prezentis teatraĵojn en provizoraj scenejoj. La stabila teatro (interne estis 600 sidlokoj) estis konstruita en 1879, tiutempe la unua en la regiono. En 1913 la konstruaĵo trakonstruiĝis, tiam estis jam 630 sidlokoj. Oni aranĝis tie ankaŭ koncertojn kaj balojn. En 1953 ĉesis la teatro, kinejo funkciis plu en la konstruaĵo. En la sekva jaro memstara teatra trupo fondiĝis, kiu prenis la nomon "Jókai. En 1994 la teatro plene estis trakonstruita, kie estis 420 sidlokoj.
Apartenaĵo de la teatro estas mezlernejo por aktoroj kaj teatristoj.
En la teatro aktoradis inter ili Simon Tamás, Emília Borbély B. kaj Ildikó Szűcs.
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio
- hungare