Tegeler See
| Tegeler See | |
|---|---|
| Situo | urbodistrikto Reinickendorf de Berlino |
| Koordinatoj | 52°34′34″N 13°15′12″O / 52.57611°N, 13.25333°OKoordinatoj: 52°34′34″N 13°15′12″O / 52.57611°N, 13.25333°O |
| Ĉefaj fontoj | Spree |
| Ĉefaj elfluoj | Spree |
| Landoj de la baseno | Germanio |
| Maksimuma longo | 4,3 km |
| Maksimuma larĝo | 2,6 km |
| Surfaca areo | 4,539 km² 4,041 km² sen insuloj |
| Maksimuma profundo | 15,9 m |
Tegeler See estas la dua plej granda el la berlinaj lagoj. Ĝi situas en la urbodistrikto Reinickendorf de la germania urbego Berlino, en la nordokcidento de la urba teritorio. Temas pri pli ol 4 kilometrojn longa golfo de la rivero Havel, en kiu situas sep insuloj. Jure la lago apartenas al la akvovojo Havel-Oder-Wasserstraße (HOW). La laga surfaco kovras areon de 4,539 kvadrataj kilometroj - 4,041 km² se oni ne kalkulas la insulojn. La maksimuma longo de la lago estas 4,2 kilometrojn kaj la maksimuma larĝo 1,6 kilometrojn.
Kvankam nur malgranda parto de la lagobordo taŭgas je komforta en- kaj eliro de la lago por banado, la lago de pli ol averaĝa akvopureco bone taŭgas por banado. Krom naĝantoj, precipe hobiaj akvosportantoj, velantoj kaj bretaj velantoj, frekventas ĝin.