Telekes
Telekes (telekeŝ) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár. La loknomo signifas hungare: parcelohava.
Bazaj informoj
Situo
Telekes situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Vasvár kaj Zalaegerszeg flankovoje estas bone alireblaj.
Historio
Dum la historio la vilaĝo disiĝis al supra kaj suba Telekes-oj, kiuj fine unuiĝis. La supra komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Eta Beata Damo, la suba omaĝe al Sankta Triunuo.
La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturado ka forstumado.
Famuloj
En Telekes mortis ministro Ervin Roszner.