Teleobjektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Teleobjektivo estas objektivo kun relative granda ĉefa fokusa distanco kaj samtempe kun relative malgranda malantaŭa distanco. Tia objektivo povas fari relative grandan bildon de malgranda malproksima objekto, kompare al bildo de normala objektivo ↓.

Foto farita per normala objektivo
Foto farita per 6-obla teleobjektivo

En fotografio konvencie oni konsideras ke objektivo estas "teleobjektivo", se ĝia ĉefa fokusa distanco estas multe pli granda ol la diagonalo de la bildo, kiun ĝi produktas en la fotilo, kie tiu objektivo estas uzata ↓.

Telelenso-1.gif


Praktikaj Konsideroj[redakti | redakti fonton]

Alproksimigo ŝajna de objektoj[redakti | redakti fonton]

El vidpunkto de fotisto, la plej karakteriza mezuro de teleobjektivo estas ĝia kapablo ŝajne alproksimigi la fotatan objekton, aŭ ampleksigi bildon kompare kun bildo de objektivo konsiderata "normala".

Kiam la plej popularaj fotiloj estis tiuj nomataj "de 35 mm" por fotado en kemia fotografa filmo, konvencie la "normala" lenso estis tiu havanta fokusdistancon egala al 50 mm. Tio estas konvencio, ĉar reale, en tradicia fotilo "de 35 mm" la bildo sur la filmo havis laterojn de 36 mm x 24 mm, kaj do la diagonalo estas:

d = √( 24² + 36² ) = 43,27 mm


tiel ke, laŭ la kriterio de la diagonalo, objektivo kun fokusdistanco de 50 mm estas iomete "tele-" por tiaj fotiloj.

Tamen, en diĝitaj aŭ ciferecaj fotiloj la bildo-kapta areo havas aliajn latermezurojn.

Oni difinas la povon de la teleobjektivo kiel la kvocienton de la ĉefa fokusdistanco dividita per la malantaŭa distanco, kutime oni skribas tiun ĉi rezulton sekvita per litero ikso (X). La povo estas proksimume egala al la ampleksigo atingita per la teleobjektivo.

Do, oni povas montri la ampleksigon de teleobjektivo per cifero sekvata de litero "X", do, ekzemple "6X-a (ses-iksa) teleobjektivo" signifas, ke la bildo produktata fare de ĝi, de iu objekto, estas sesoble ampleksa horizontale kaj sesoble ampleksa vertikale kompare kun tiu bildo produktata de normala objektivo.

Perspektivo[redakti | redakti fonton]

La perspektivo montrata en bildo produktita de teleobjektivo estas kontraŭa al tiu montrata fare de grandangula objektivo: Dum ĉi-lasta kvazaŭ troigas la ŝajnan distancon inter proksimaj kaj malproksimaj objektoj, kompare kun la reala distanco, teleobjektivo kvazaŭ malpliigas tian diferecon ↓.

Per normala lenso:
Oni facile taksas kio estas proksima kaj kio estas fora
Per Teleobjektivo (6X):
Distanco inter proksimaj kaj foraj objektoj estas pli malfacile taksebla

Tiun fenomenon kaŭzas la malampleksa vidangulo de teleobjektivo, kiu ne kaptas partojn de la sceno kiuj perceptigus nin pri la realajn distancojn. Ekzemple, en iu el la supre menciitaj fotiloj "de 35 mm", teleobjektivo de 135 mm (2,7X) tenita je 1,5 m disde la planko, ne kaptas la plankon antaŭ ol 9 metroj disde la fotilo, kaj teleobjektivo de 400 mm (8X) ne ĝin kaptas antaŭ ol 30 metroj.

Kampoprofundo[redakti | redakti fonton]

La kampoprofundo de teleobjektivo estas kontraŭa al tiu de grandangula objektivo. Ĉi lasta havas grandan kampoprofundon: La objektoj kaj detaloj en la sceno, ĉu proksimaj, ĉu foraj, havas en la bildo limojn bone difinitajn.

Teleobjektivo havas malgrandan kampoprofundon: En la bildo aperas bone difinitaj la limoj nur de tiuj objektoj kaj detaloj, kiuj situas interne de malgranda distancosegmento disde la fotilo.

Utilo[redakti | redakti fonton]

Krom la evidenta utilo de teleobjektivo por foti malproksiman objekton sen neceso de troa alproksimiĝo, ankaŭ estas rekomendinde utiligi teleobjektivon por kapti portreton de homo, sed teleobjektivon de maksimume 2X, ekzemple: objektivo de 80-milimetra fokusdistanco en 35-milimetra fotilo (1,6X).

Tiu rekomendo celas ne troigi grando-diferencojn inter partoj de la kapo. Se, kontraŭe, oni uzus por portreto grandangulan objektivon, ekzemple la nazo – pli proksima al la fotilo – aperas troigita kompare kun la oreloj kiuj estas pli malproksimaj. Tamen se oni uzus teleobjektivon pli povan ol 2X, necesus kapti la portreton el tro malproksime.

Svageco de bildo pro tremo[redakti | redakti fonton]

La svageco de la bildo pro tremo kiam oni kaptas foton estas des pli granda ju pli granda estas la fokusdistanco de la uzata objektivo.

Normale, kiam oni uzas teleobjektivon, la distanco inter la fotilo kaj la fotata sceno estas tre granda, kaj tio kaŭzas ke eta tremo en la fotilo signifas grandan flankeniron en la sceno malproksima, kaj do svageco en la rezultanta bildo ↓.

Tremo.gif


Historio[redakti | redakti fonton]

Balgo-fotilo-1.gif

Fine de la 19-a jarcento la kutima metodo uzata por enfokusigo estis per balgo ligita al la fotilo, interne en la fotilo ne ekzistis alia enfokusiga sistemo. Ju pli grandaa estis la fokusdistanco de la objektivo, des pli larĝa devis esti la balgo, do, povus okazi ke kiam la fotisto ekhavis objektivon de pli granda fokusdistanco, li/ŝi ektrovis ke la balgo de sia fotilo ne havis sufiĉan movlongon por enfokusigi objektojn ekzistantajn en lia ateliero, ĉar ju pli proksima estas la objekto, del pli devas li longigi la balgon.

Tiam oni rimarkis ke, ekde 1851, kutimo de astronomoj estis utiligi negativan lenson por pligrandigi la bildon produktitan fare de teleskopoj, kaj tio ankaŭ estis uzata por la bildoj el mikroskopoj, kaj ke sama praktikaĵo povus esti aplikata en fotografio.

Oni fabrikis objektivojn kun variigebla fokusdistanco. La fotisto variigis la fokusdistancon variigante la distancon inter la fronta pozitiva lensgrupo kaj la malantaŭa negativa lensgrupo.

En la jaro 1891, Thomas Rudolphus Dallmeyer atingis la unuan patenton pri teleobjektivo.

Klasoj de teleobjektivoj[redakti | redakti fonton]

Teleobjektivo povas esti sistemo konstruita nur per lensoj, do sistemo tute refrakta, aŭ konstruita per lensoj plus speguloj, do refrakta kaj reflekta.

Lensa teleobjektivo[redakti | redakti fonton]

Lensa teleobjektivo konsistas el du subsistemoj. La antaŭa, kiu frontas al la vidata objekto, havas pozitivan optikan forton kaj do konverĝigas la lumradiojn. La malantaŭa, havas negativan optikan forton kaj diverĝigas la lumradiojn. Inter la subsistemoj estas sufiĉe granda distanco. La pozitiva sistemo faras reelan bildon de la objekto kaj la negativa pligrandigas la bildon.

Teleobjektivo. H’ - ĉefa malantaŭa ebeno; D - ebeno de diafragmo; f’ - ĉefa fokusa distanco.
Zeiss Sonnar 135/2.8 teleobjektivo.


Ĉiu el la du lensaj subsistemoj povas havi pli ol du elementojn, por etigi aŭ forigi aberaciojn.

Teleobjektivo-nodpunktoj.gif

En teleobjektivo, ambaŭ nodaj punktoj, antaŭa kaj malantaŭa, situas fronte (antaŭe) de la tuta sistemo.







Spegul-lensa teleobjektivo[redakti | redakti fonton]

Spegul-lensa teleobjektivo. H’H’ - ĉefa malantaŭa ebeno; f’ - ĉefa fokusa distanco.

Por fari plu pli grandan fokusan distancon samtempe kun la samaj eksteraj dimensioj de la objektivo estas teleobjektivoj konsistaj el lensoj kaj speguloj.

Specialaĵo de tia objektivo estas tio, ke punkto, je kiu la objektivo ne estas fokusita, videblas kiel ringo, sed ne kiel plena cirklo kiel kutime. Spegul-lensa teleobjektivo havas konstantan relative malgrandan relativan truon. Pro tio ĝin eblas uzi nur kun granda lumigo kaj fotomaterialoj kun granda sentkapablo.