Telfero de Medellín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telfero Telfero de Medellín
Metrocable

Telfero de Medellín.
aerial tramway network
Ĝeneralaj informoj
Loko Medeĝino
 Kolombio
Transportsistema speco Telfero
Komenco de trafiko 7-a de aŭgusto 2004
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 14,6 m
Nombro de linioj 6 H J K L M P
Nombro de stacioj 20
Aliaj informoj
Posedanto Medeĝino, Departemento Antjokio
Transportisto Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá Ltda.- Metro de Medellín Ltda.
Mapo
Mapo Metrocable
Mapo Metrocable
vdr

Ĉirkaŭ la jaro 2000 la urba registaro de Medellín en Kolombio decidis konstrui telferojn ĝis la supraj mizerkvartaloj Santo Domingo kaj La Aurora ĉe la deklivoj de la Abburá-valo. La dua plej granda urbo de Kolombio tiam estis konsiderata la plej krimdanĝera en la mondo. Furoris la drogomilito, do tiel la loka municipa registaro estis malforta. Ankoraŭ en la jaro 2009 la kvoto da murdoj de Medelino superis tiujn de usonaj urboj je pli ol la 20-oblo.

La telfero nomata "Metrocable" forpelis la problemojn - tagon post tago. Malaperis ne nur la armitaj drogsolduloj. Malaperis ankaŭ aŭtobusetoj kaj kolektivaj taksioj kiuj antaŭe en senfinaj kolonoj estis pestigintaj per siaj rubgasoj la aeron de la montoj ĝis la valo.

Nuntempe 30 000 homoj ĉiutage komutas en la centron trans 9 stacidomoj dum maksimume 15 minutoj. La biletosistemo ebligas al ili la rektan aliron al la metroo de la urbo. La telfero fariĝis samtempe homtaŭga kaj klimatotaŭga urba transportilo: Ĝis la enkonduko de Metrocable tiu ideo mondvaste estis senekzempla.

Helpis al la projektantoj de la telferoj la UN-koncepto por la protektado de la klimato per komercado de rubgasaj emisioj. Per tiuj 2000 tunoj da karbondioksido kiujn pruveble elŝparas la telfera sistemo ĉiujare, Medelino povas vendi emisio-certifikatojn kaj tio garantias al la urbo la necesajn enspezojn por funkciigi kaj plukonstrui la telferan reton ĝis estonte 6 linioj.

Sed la historio pri la klimata ŝanĝo en Medelino ankoraŭ daŭras - supre en la montoj kie nun stacidomoj portas la nomojn de antaŭe kontraŭleĝaj setlejoj: Santo Domingo, Vallejuelos, La Aurora, KTP; konsekvence de la telfero tiaj senplane kreskintaj lokoj subite havas centron. La kvoto da krimoj reduktiĝis danke al infrastrukturaj kaj sociaj realigaĵoj al preskaŭ nulo. Vandalismo apenaŭ okazas.

Intertempe Medelino fariĝas modelo. Ankaŭ en Panamo-urbo, en Karakaso kaj en Rio de Ĵanejro la enspezoj el protektado de la klimato el telfero devos kunfinanci la urban disvolvon.

Mapo[redakti | redakti fonton]

Skema mapo de SITVA (2020)

Linioj[redakti | redakti fonton]

Linio Itinero Malfermo Longo Stacioj Vehikloj Pasaĝeroj (2014)
H OrienteVilla Sierra 2016 1,40 km 3 44 -
J San JavierLa Aurora 2008 2,70 km 4 119 4 370 053
K AcevedoSanto Domingo 2004 2,07 km 4 93 6 846 111
L Santo DomingoArví 2010 4,60 km 2 55 804 460
M MirafloresTrece de Noviembre 2019 1,05 km 3 51 -
P AcevedoEl Progreso 2021 2,70 km 4 138 -
Totalo: 14,52 km 20 500 12 020 624

Stacioj[redakti | redakti fonton]

H
Linio H
J
Linio J
K
Linio K
L
Linio L
M
Linio M
P
Linio P

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]