Teodorín Nguema Obiang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodorín Nguema Obiang
Persona informo
Teodoro Nguema Obiang Mangue
Naskonomo Teodoro Nguema Obiang Mangue
Naskiĝo 25-an de junio 1968 (1968-06-25) (55-jaraĝa)
en Akuacam,  Hispana Gvineo
Lingvoj hispanafrancafanga vd
Ŝtataneco Ekvatora Gvineo vd
Alma mater Universitato Pepperdine vd
Partio Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo vd
Familio
Patro Teodoro Obiang Nguema Mbasogo vd
Patrino Constancia Mangue vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodoro Nguema Obiang Mangue (Acoacán, la 25-an de junio 19681969), pli konata kiel Teodorín (Teodoreto), estas la filo de Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, la prezidanto de Ekvatora Gvineo, kun sia unua edzino, Constancia Mangue Nsue Okomo. Li estis dua vicprezidanto de Ekvatora Gvineo de majo 2012 ĝis junio 2016, kiam li fariĝis unua vicprezidanto; inter 1997 kaj 2012 li ankaŭ agadis kiel Ministro de Agrikulturo kaj Forsto en la registaro de sia patro. [1] Li estis la fondinto de la televidreto Asonga TV . Krome, li estis nomumita en 2018 kiel generalmajoro de la teraj Armitaj Fortoj de la lando. [2]

Li estas konsiderata kiel la ebla posteulo de sia patro kiel Prezidanto de la Respubliko de Ekvatora Gvineo .

Koruptado kaj polemiko[redakti | redakti fonton]

Li estis enmerĝita en sennombraj financaj skandaloj. Oni supozas ke la plej granda parto de lia riĉeco venas el korupto rilata al nafto- kaj gasrezervoj en Ekvatora Gvineo. [3]

En 2016 la svisa justico lanĉis enketon pri supozata monlavado. La ĝenevaj prokuroroj tiam ordigis la forkapton de dek unu luksaj aŭtoj apartenantaj al Nguema Obiang, same kiel jaĥton en Nederlando. [4] La enketo estis fermita tri jarojn poste post kiam la ekvatorgvinea registaro konsentis pagi al la ĝenevaj aŭtoritatoj 1,3 milionojn da eŭroj. [4]

Lastatempe Nguema Obiang Mangue loĝas en la urbo Batao sen ebleco forlasi sian landon pro la persekutado, kiun li suferis de la internacia justaco pro diversaj procesoj faritaj kontraŭ li en Francio de diversaj neregistaraj organizaĵoj. Plurfoje akuzita pro korupto, monlavado ktp., prokuroroj Roger Le Loire kaj Charlotte Bilger venigis lin antaŭ la pariza krima tribunalo en septembro 2016. Tiu ĉi proceduro estis aprobita de la Internacia Kortumo en decembro 2016. [5] La proceso komenciĝis en januaro 2017. [6]

La 27-an de oktobro 2017, Nguema Obiang estis kondamnita al tri jaroj da mallibereco kaj monpuno de 30 milionoj da eŭroj [7], sed li ne devus servi ĉi tiujn punojn se li ne ripetas monlavadon. Ĉi-lasta estis konsiderita triumfo fare de la ekvatorgvinea registaro. Tamen, liaj posedaĵoj en Francio (inkluzive de lia domego en Parizo) kaj 17 luksaj aŭtoj estis konfiskitaj. Nguema Obiang apelaciis la sentencon, kaj estis anoncite ke li estos juĝita apelacie en Francio de la 9-a ĝis la 18-a de decembro 2019.

La 10-an de februaro, la Apelacia Kortumo de Parizo konfirmis la konservadon de la punoj truditaj en 2017 sed ĉi-foje ĝi postulis la pagon de la monpuno de 30 milionoj da eŭroj. [8] La Ekvatoguinea registaro kondamnis la verdikton de la Kortumo, akuzante la francajn tribunalojn je "enmiksiĝo". Nguema Obiang konigis sian decidon apelacii la sentencon, kaj la ekvatorgvinea registaro postulis la revokon de la verdikto antaŭ la Internacia Kortumo (ICJ). La 11-an de decembro, la ICJ decidis, ke la pariza domego kaptita de francaj aŭtoritatoj de Nguema Obiang ne estu redonata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]