Teologio praktika

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Teologio praktika referencas kaj inkluzivas la diversajn instruojn koncernantajn la diversajn kristanajn ekleziajn aktivecojn kaj agadojn (liturgio, moralo, katekizado, predikado, humilio ktp) kaj esploras pri la kialoj kaj motivaĵoj de tiuj pratikadoj.

Tiu teologio enkondukas la studenton-esploriston:

  • al la analizo de la publikaj sociaj interekleziaj praktikoj.
  • al la pri ili teologia interpreto kaj al la ellaborado de projektoj kaj planoj de iniciato sekvante iliajn tradician disvolviĝon.

Ĉe la fino de la studo-esploro la pastoro, aŭ katolika sacerdoto, aŭ popo aŭ kiu ajn religia porreligia aganto kapablas (laŭstatute):

  1. identigi la teologiajn elementojn karakterizajn de la “praktiko” konsiderita;
  2. koni la aspektojn teologie rimarkindajn kaj utilajn por disvolviĝo avantaĝe de la katekizotoj
  3. Ellabori planon taŭgan por la situacio en la respekto de la elementoj karakterizaj.

NB Ĝenerale, teologio praktika celas igi utila kaj aplikebla la teologion jam disemitan en la praktikoj de la Eklezioj, kaj igi la katekizanton, krom instruita, ankaŭ kapablan liveri la teologion en la respekto de la vero kaj samtempe de la homaj bezonoj kaj postuloj.

La temoj preferataj[redakti | redakti fonton]

Temas pri temoj elmerĝantaj el la “praktikoj”

  • Teologia Etiko
    • Pastorala asistado kaj sano
  • Transdono de la kredo en la moderna mondo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]