Teorio de impeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Teorio de impeto aŭ “impetus” estas mezepoka teorio, el kiu sekve evoluiĝis la moderna fizika principo de inerteco. Tiu teorio instruis ke kurigi sagon ĵetitan de la arko ne estas movata de nevidebla aera vortico kumuliĝanta malantaŭ la sago kiel diris Aristotelo. La aristotela fiziko tiun epokon regulis kaj ligis spertojn de esploristo. La teorio de impeto subtenas ke la kaŭzo de la movo de la sago estas la forto (impetus) originita el la pafosendo mem.

Se la teorio estis unue proponita de kristana scienculo rektoro de la Skolo de Aleksandrio, Johano Filopono de la 6-a jarcento kaj iuaspekte tuŝetita de islama Aviceno, laŭ kiuj ne videblas la efiko de aera vortico malantaŭ la sago, la teorio preciziĝis iniciate de Buridano (komence de la 14-a jarcento), laŭ kiu la movo de la sago estas la impeto mem liverita de la arko kaj la sago daŭrus ĉiam kun la sama kvanto de movo se neobstaklata de la ĉirkaua medio.

Laŭ filozofoj de la Scienco (Stanley Jaki, ekzemple), Buridano en tiu intuicio estis helpata de sia biblia doktrino pri la kreado kaj, do, pri kompleta separado de la mondo el Dio kreinta: la mondo, do, ne estas animata de iu ajn estaĵo kiel okazas en doktrinoj panteismemaj kaj animismemaj. Fakte, Buridano definitive ekskludis ke la ĉielaj astroj estas movataj de “inteligentoj” anĝelaj, kiel inokulitaj de la aristotela filozofio kaj akceptite de skolastikuloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marcello Landi, Un contributo allo studio della scienza nel Medio Evo. Il trattato Il cielo e il mondo di Giovanni Buridano e un confronto con alcune posizioni di Tommaso d'Aquino, in Divus Thomas 110/2 (2007) 151-185.
  • Pierre Duhem, Le système du Monde
  • (en) R. Sorabji (dir.), Philoponus and the Rejection of Aristotelian Science, Londres, Cornell University Press, 1987.
  • (en) R. Sorabji, "Matter, Space, and Motion", London: Duckworth, pp. 227-48, 1988.
  • René Taton, La science antique et médiévale, des origines à 1450, Quadrige/PUF, 1994.

Stanley L. Jaki, Jesus, Islam, Science. ISBN 978-88-6409-013-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]