Buridano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
FILOZOFOJ
MEZEPOKAJ
Nomo Johano
Kromnomo Buridano
Naskiĝdato 1290 ĉirkaŭ
Naskiĝloko Ĉu Béthune? (Francio)
Mortodato !358 ĉirkaŭ
Sekso Viro
Nacieco Franca
Aktiveco1 Filozofo
Aktiveco2 Magister artium, majstro pri artoj en Parizo kaj universitata rektoro de Sorbono
Aktiveco3 Verkisto

Johano BuridanoJean Buridan aŭ latine Iohannes Buridanus naskiĝis en Bethune (Francio) ĉirkaŭ la jaro 1290 kaj forpasis ĉirkaŭ 1358 kaj estis filozofo kaj logikisto majestrante kiel instruisto pri artoj en Parizo, kaj lasis verkojn el kiuj troviĝas elementojn de sciencaj renovigoj validaj kaj fundamentaj ankaŭ hodiaŭ.

Disĉiplo de Vilhelmo de Okkam, li deiĝis el ties pensado kaj ĉirkaŭ 1340 lin publike atakis. Pro tio. laŭ kelkaj historiistoj, sekve la Okkamistoj obtenis ke liaj verkoj estus malpermesitaj kaj tiaj ili restos ekde 1474 ĝis 1481, eble pro liaj neklara doktrino pri la homa libero.

Li estis konvinka nominalisto kaj estis akre kritikita kaj ankaŭ persekutita far filozofiaj realistoj, kiuj lin devigis forlasi Parizon por alveni al Germanio kaj fine profesori en Vieno. Ĝenerale li estas konsiderita skolastikulo.

Prifizikaj doktrinoj[redakti | redakti fonton]

Buridano estis la unua subtenanto de la teorio de la impeto, laŭ kiu korpo en movo posedas “impeton” ankaŭ se mankas eksteraj fortoj ĝin puŝantaj. Tiu teorio, kies ekoj oni opinias spureblaj en la verkoj de Johano Filopono de la 6-a jarcento, anticipis almenaŭ parte, la Inertecan principon kiu estos science fiksita en la moderna epoko.

La teorio pri “impeto” de Buridano permesis konsideri superfluaj la “Movantajn Inteligentojn” [1]kiuj en la fiziko inspiriĝinta al Aristotelo rezultis postulitaj por ke daŭrigu la movo de la ĉielaj astroj. Tiu buridana koncepto trovis, konscian motivon en la fakto ke mem elpensis la eksteran spacon vakuan kaj do ne plena je travidebla materio kiel laŭ Aristotelo, nekonscian el la fakto ke li skolastikan filozofion enplektigis en kompleta distingo inter Dio kaj la mondo male al tio kio okazas en aliaj religioj kie pli malpli kuŝas elementoj de animismo aŭ panteismaj[2].

La “impetoj” al kiu subiĝas la ĉielaj korpoj “nek febliĝas nek difektiĝas, ne estante en tiuj korpoj inklino al aliaj movoj kaj ne estante en ili kontraŭrezisto koruptiga kaj bremsanta la impeton”.

Certe, per tiu teorio, Buridano allasis fendon al la Filozofio (reale al fiziko multe ligita tamen al metafiziko de Aristotelo) kaj ankaŭ de la jam kritikata “skolastikula” fizika mondvizio. Por tio iuj lin akuzis pri filozofia skeptikismo.

Rilate la formon de la Tero, Buridano estis unu el mezepokaj pensuloj kiuj pensis ke ĝi estas sfera kaj moviĝas ronde de sia akso.

Homaj intelekto kaj volo[redakti | redakti fonton]

Buridano okupiĝis pri analizo de homa volo, kiun li opinias sekvanta la taksadon de la intelekto: aparte kaj konkrete, la volo devigata elekti inter du bonaĵojn konsideritajn samvalorajn de la intelekto si trovus embarasita.

Ekzemplo pri sia teko, kiu tamen ne apartenas al Buridano sed al liaj malŝatantoj de lia penso, estas la fama paradokso de la azeno kiu situanta inter du fojanaj amasoj perfekte egalaj kaj samaltire proksimaj ne scius kiun el la du elekti por ek manĝi... kaj fine mortus pro manko de nutro.

Almenaŭ ŝajne, laŭ li la volo ĝuas malmulto da aŭtonomio kaj pro tio li estis akuzita pri morala determinismo, el kiu li provas forfuĝi allasante ke la volo devas ĉiam elekti la plejbonan flankon.

Verkoj: Antikvaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Summulae de Dialectica Parizo, 1487 (Unua eldono ĉe Thomas Bricot)
  • Quaestiones super decem libros Ethicorum Aristotelis ad Nicomachum Parizo, 1489
  • Sophismata Parizo, 1489
  • Consequentiae Parizo, 1493
  • Perutile compendium totius logicae, com Io. Dorp expositione VVenecio, 1499 (kun momento de John Dorp, anastatika represo: Frankfurt am main, Minerva, 1965)
  • Subtilissimae Quaestiones super octo Physicorum libros Aristotelis Parigi, 1509
  • In Metaphysicen Aristotelis Questiones argutissimae Parizo, 1518 (anastatika represo: Frankfurt am main, Minerva, 1965)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ”Oni ne vidas, en la Biblio, ke ekzistas inteligentoj ŝarĝitaj komuniki al la ĉielaj korpoj la movon; estas do permesite demonstri ke ne altrudiĝas iu ajn neceso supozi tian ekziston” (citaĵo el The Science of mechanics in the Midle Ages)
  2. La grandaj doktoroj de la samtempa aŭ tujantaŭa epoko islamaj kiel al-Gazali, Aviceno, Averoeso ktp ...konservis spurojn, pli malpli evidentajn, de animismo aŭ ankaŭ fakta kaŝita panteismo (Verkoj de Stanley L. Jaki)