Tero Pitkämäki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tero Pitkämäki
Persona informo
Naskonomo Tero Kristian Pitkämäki
Naskiĝo 19-an de decembro 1982 (1982-12-19) (41-jaraĝa)
en Ilmajoki
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo lancoĵetisto • atleto
TTT
Retejo http://www.teropitkamaki.com/
vdr
Tero Pitkämäki ĵus gajninta ormedalon en la Atleta Mondĉampiona Konkurso de 2007.

Tero PITKÄMÄKI (naskiĝis la 19-an de decembro 1972 en Ilmajoki) estas finna sportisto. En sia branĉo, lancoĵetado, li estis la mondĉampiono en 2007 (konkurso en Osaka, Japanujo) kaj en la olimpiaj ludoj de Pekino (2008) li gajnis la bronzan medalon. Lia propra rekordo estas 91,53-metra ĵeto atingita en Kuortane, Finnlando, en 2005. La Eŭropa Atleta Asocio elektis lin la vir-atleto de la jaro 2007.

Profesie Pitkämäki estas elektroinĝeniero.