Tesla Roadster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tesla Roadster
Postaĵo

La Tesla Roadster [] estas komplete elektre propulsiita, dusideja sportaŭto. Ĝi estos la unua serie produktita veturilo de la firmo Tesla Motors. La produktado komenciĝis en marto de 2008.

La energiobezono de la veturilo en urba trafiko - trakalkulante je energia enteno de la benzino - estas ĉ. 1,74 litroj je 100 km.

La Roadster estis evoluigita en kunlaboro de AC Propulsion kaj Lotus. Ĝi portas karakterizajn trajtojn de la brita Lotus, en kies uzino en Hethel oni planas la serian produktadon. La elira punkto dum la evoluigo estis Lotus Elise.

Prezentoj en majo 2007

Post trijara evoluigo, Tesla Motors en 2007 prezentis Tesla Roadster kiel dusidejan sportaŭton kun ĉ. futbalpilk-granda elektromotoro en la pobo, kiu havas la maksimuman povumon de 185 kW (252 ĈP) tra duira propulso je la postaj radoj. La duira propulsio sufiĉas, ĉar la elektromotoroj havas la maksimuman rotaciomomanton jam en la unua rotacio.

La veturilo havas la akceliĝon de 3,9 s je 100 km/h. La energia fonto estas 6.831 komercuzaj litio-jonaj akumulatoroj por laptopoj kun akumula kapacito de ĉ. 55 kilovathoroj, kiuj povas doni tension de 400 voltoj al la motoro.

La veturilo havas la atingopovon de 320 km, la reŝargo de akumulatoroj daŭras 3,5 horoj. La akumulatoroj estas malvarmigitaj per likvo, la produktisto garantias ĉ. 160.000 kilometrojn por la akumulatoroj.

La aŭtomobilo mendeblas je 98.000 dolaroj, en majo de 2007 jam estis 400 antaŭmendoj, ekz. tiu de George Clooney kaj Arnold Schwarzenegger. Oni planas produkti ĉiujare ĉ. 2.000 el Tesla Roadster.

Je la 15-a de septembro 2009, 700 ekzempleroj estas liveritaj al mendintoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj