Testamento de papo Johano Paŭlo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Testamento de papo Johano Paŭlo la 2-a − dokumento verkita de la papo Johano Paŭlo la 2-a kaj stampita de la papa sigelo.

La testamento estis similigata al tiu de papo Paŭlo la 6-a. La unua enskribo komenciĝas la 6-an de marto 1979, kaj la lasta la 17-an de marto 2000. Unuopaj enskriboj estis farataj dum papaj religiaj ekzercoj. La dokumento estas verkita pole kaj enhavas interalie rekomendojn pri enterigo, sen sarkofago, kaj pri bruligo de privataj notetoj. La unua estis plenumita - la papo ekripozis en la subterejoj de la Baziliko de Sankta Petro de Romo en la tero, sen sarkofago.

Plenuminto de la lasta volo de la papo Johano Paŭlo la 2-a devas esti lia plurjara persona sekretario - kardinalo Stanisław Dziwisz.

La testamenton legis antaŭ kolegio de kardinaloj post morto de la papo Johano Paŭlo la 2-a Eduardo Martínez Somalo kaj Joseph Ratzinger, posta papo. Ĝi estis publikigita pole kaj itale la 7-an de aprilo 2005.

Deponantoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]