Teudat Zehut

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teudat Zehut (hebree תעודת זהות‎) estas dokumento, kiu certigas personon de civitano de Israelo.

Ekstero[redakti | redakti fonton]

Teudat Zehut estas kovrita per dika tavolo de plasto kaj situas kun papera aldono en plasta blua tego, kiu havas blazonon de Israelo. Provizoraj loĝantoj havas oranĝan tegon.

Postuloj al posedanto de dokumento[redakti | redakti fonton]

Laŭ leĝo, civitano, kiu estas pli aĝa ol 16 jaroj, devas kunhavi ateston pri persono (Teudat Zehut-on, pasportonkondukpermesilon) kaj prezenti ĝin, kiam postulas kadrulo de potenco, polico aŭ armeo. Oni donas Teudat Zehut-on al ĉiuj konstantaj loĝantoj de Israelo (inkluzive ne-civitanoj); ĝi restas valida, ĝis ĝiaj datumoj iĝos malaktualaj (ekzemple, nomo aŭ familia nomo ŝanĝos).

Formo de dokumento[redakti | redakti fonton]

La punktoj de Teudat Zehut havas nomojn en ambaŭ ŝtataj lingvoj de Israelo (en hebrea kaj araba lingvoj), sed oni plenigas ilin nur en la hebrea. En la dokumento situas: nomo, familia nomo, nomoj de gepatroj, sekso, dato kaj loko de naskiĝo, dato kaj loko de ricevo. La 9-signa numero de Teudat Zehut estas por israelanoj unu el ĉefaj iloj de identeco; oni ricevas ĝin nur unu fojon (ĉe naskiĝo aŭ enmigrado) kaj kutime memoras ĝin parkere. En la papera aldono (hebree ספח) situas: kuranta kaj antaŭaj adresoj, antaŭaj nomoj (dum sep jaroj post ŝanĝo de la nomo), ŝtataneco, familia stato, nomoj kaj numeroj de edzo kaj (aŭ) gefiloj. En Teudat Zehut ĉeestas la punkto “nacieco”, sed oni ne plenigas ĝin. En 2004 la Suverena kortumo de Israelo rifuzis pretendon, kiun prezentis la israela civitano Liora Goldberg, pri restarigo de tiu ĉi punkto. La Kortumo opiniis, ke la leĝo pri popolnombrado ne antaŭvidas enigon de tia informo[1]. Oni indikas la daton de naskiĝo en du kalendaroj por judoj (en la hebrea kaj la gregoria), sed nur en la gregoria por ne-judoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]