Thália Rt.
Thália Rt. (Akcia societo Thália) estis rumanuja hungara organizo fondita en Kluĵo kaj funkciinta inter 1933-1940. La celo ĝia estis la apogo de la hungara teatra arto en Transsilvanujo kaj asekuri altkvalitajn spektaklojn.
Gvidantaro[redakti | redakti fonton]
- Prezidanto: János Kemény barono,
- Afergvidanta direktoro: Lajos Parlaghy,
- Ĉefreĝisoro: Imre Kádár.
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni decidis la fondon de Thália Rt. en julio de 1926 okaze de la unua renkontiĝo de Verkista laborkomunumo Helikon. Ili transprenis la gvidon de la teatran vivon de Kluĵo. Iliaj spektakloj estis prezentitaj ankaŭ en aliaj urboj de Transsilvanujo. En junio 1937 por prezento de La Tragedio de l' Homo de Imre Madách oni konstruigis kvinplanan scenejon en korto de la reformita gimnazio.