Thandiwe Newton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thandie Newton dum International Film Festival en Toronto (2007)

Thandie Newton (6-an de novembro 1972 en Londono kiel Thandiwe Newton) estas brita aktorino.

Biografio

Thandie Newton naskiĝis kiel infano de zimbabva patrino (princino de ŝonaoj) kaj brita patro. Pro politika maltrankvileco, ŝi elmigris kun sia familio kaj translokiĝis al Cornwall, Anglio.

Pli poste ŝi vizitis la London’s Art Education School kaj volis iĝis profesia dancistino, sed ŝia dorsa vundiĝo malhelpis tion. Ŝi tiel turnis sin al aktorado kaj dum tio ŝi konatiĝis kun reĝisoro John Duigan kaj ludis en ties filmo Flirting en 1991.

Ŝi studis kaj diplomiĝis en Kembriĝo pri antropologio. En la 1990-aj jaroj, six ludis nur etajn rolojn. Ŝia trarompo ne Halivudo okazis en 1998 per Beloved.

Ŝi estis en 2000 virina kontraŭulo de Tom Cruise en Mission: Impossible 2. Pro ŝia ludo en Crash, ŝi ricevis en 2006 British Academy Film Award (plej bona epizodistino), Empire Awards (plej bona aktorino), London Critics Circle Film Awards (plej bona brita epizodistino), Black Reel Awards (plej bona aktora ensemblo), Screen Actors Guild Awards (plej bona aktora ensemblo) kaj pliajn nomumojn.

Persona vivo

Ŝi altas 1,60 m, geedziĝis en 1998 kun scenlibra verkisto Ol Parker kaj havas du filinojn.

Filmografio

Newton dum British Academy Film Awards 2007 en London (2007)
  • 1991: Flirting
  • 1991: Pirate Prince (TV)
  • 1993: The Young Americans
  • 1994: Loaded
  • 1994: Interview with the Vampire: The Vampire Chronicles
  • 1995: Jefferson in Paris
  • 1995: The Journey of August King
  • 1996: Leading Man
  • 1997: Gridlock'd
  • 1997: In Your Dreams (TV)
  • 1998: Besieged
  • 1998: Beloved
  • 2000: Mission: Impossible 2
  • 2000: It Was an Accident
  • 2002: The Truth About Charlie
  • 2003: Shade
  • 2003: Emergency Room (televida serio)
  • 2004: The Chronicles of Riddick
  • 2005: Crash
  • 2006: The Pursuit of Happyness
  • 2007: Norbit
  • 2007: Run, Fatboy, Run
  • 2008: RocknRolla
  • 2008: W.
  • 2008: How to Lose Friends & Alienate People (gastorolo)
  • 2009: 2012
  • 2010: Vanishing on 7th Street