The Devil in the Dark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Devil in the Dark
Star Trek episode • Monster of the Week • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Devil in the Dark
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9 mar. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Joseph Pevney
Scenaro Gene L. Coon
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Janus Ⅳ
Muziko de Alexander Courage
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"The Devil in the Dark" [La Demono en la mallumo] estas la dudek-kvina epizodo de la unua sezono de la usona serio Star Trek. Verkita de Gene L. Coon kaj reĝisorita de Joseph Pevney. Ĝi unue elsendiĝis la 9-an de marto 1967.

William Shatner diris en siaj memoroj, ke "La Demono en la mallumo" estis lia plej ŝatata originala epizodo Star Trek.[1] En la dokumenta filmo '50 Years of Star Trek', Leonard Nimoy ankaŭ diris ke "La Demono en la Mallumo" estas interesa epizodo pri timo al la nekonato "[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La stelŝipo Enterprise alvenas al minista kolonio en la planedo Janus VI por helpi la kolonion kontraŭ nekonata ulo kiu mortigis 50 ministojn kaj detruis teamojn kun forta koroda substanco. Kirk, Spock, kaj McCoy kunvenas kun la mina kontrolisto Vanderberg (Ken Lynch) kaj inĝeniero Appel (Brad Weston), kiu priskribas la amorfan ulon (Janos Prohaska) kaj ĝian konduton. Dum la informado, la atento de Spock estas sur silicia sfera nodo sur la skribotablo de Vanderberg, kiun Vanderberg taskas kiel geologia strangaĵo. Subite, ili atentigas problemon en la ĉefa nuklea reaktoro de la kolonio, kaj trovas ĝian gardiston mortigitan kaj la ĉefa bombo ŝtelita. Montgomery Scott provizas provizoran anstataŭon, sed la kruda improvizaĵo rompiĝas baldaŭ poste. Aŭ la mankanta parto aŭ pli efika anstataŭaĵo devas esti trovita ene de 48 horoj.

Kapitano Kirk kaj sia teamo komencas serĉi la ulon. Spock, suspektante, ke la besto estas silikata bazforma vivo, modifas fazeron por esti efikaj kontraŭ ĝi. Ili renkontas la beston, kiu havas aspekton de fandita roko kun fajro sur ĝi, rompante pecon de ĝia haŭto; la ulo forkuris rapide tra la roka muro. Spock analizas la fragmenton, kies komponado similas asbesto. Li deduktas, ke ĝi kapablas iri tra solida roko per la sama koroda substanco, kiu mortigis la ministojn. Ili ĝustigas siajn trikordojn por trovi silikatan vivon, kaj konfirmas, ke la besto estas la nura vivo je mejloj. Spock konsilas al la kapitano, ke mortigi tion, kio ŝajnas esti la sola ulo de sia speco, estus krimo kontraŭ scienco, kvankam Kirk opinias, ke la besto pruvis esti tro danĝera por vivi.

Kirk kaj Spock trovas ĉambron enhavantan milojn da la siliciaj sferoj. La ulo alvenas kaj Kirk observas, ke la besto ne atakis lin, anstataŭ prezentante sian vundon. Spock provas mense kuniĝi kun la ulo, kaj perceptas doloron. La ulo tiam esprimas la vortojn NO KILL I ("NE MORTI MI" en la angla, t.e., sen gramatikaj formoj) sur la rokon, ŝajne gajnante iom da scio el Spock. Tiu ĉi provas duan kuniĝon, kaj ekscias, ke la besto estas nomata Horta, kaj ke ĉiuj individuoj de ĝia speco mortas en cikloj de kvindek mil jarojn, krom unu ulo, kiu restas viva por protekti la ovojn de la venonta generacio. La Horta, per Spock, rakontas al ili la lokon de la ŝtelita bombo. McCoy kuracas la ulon.

Kirk, Spock, kaj McCoy revenas al la Enterprise kaj preparas forlasi orbiton, kaj ekcias de Vanderberg, ke la ovoj ekbruliĝis kaj jam la novaj uloj malkovris riĉajn vejnojn de pergio (fikcia mineralo) kaj aliaj valoraj metaloj. Li aldonas, ke la ministoj lernas superi sian aversion al la Hortaa specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shatner, William. (1993) Star Trek Memories. Harper Torch.
  2. "50 Years of Star Trek", History Channel, August 14, 2016