The Old Dark House

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Old Dark House estas usona, horora filmo aperinta en 1932 kaj reĝisorita de James Whale. Ĝi prezentas la aktoron Boris Karloff, kaj estis produktita nur unu jaron post la sukceso de Frankenŝtejno. La filmo baziĝas sur romano titolita Benighted, verkita en 1927 de J. B. Priestley. La scenaro estis verkita de R.C. Sherriff kaj Benn Wolf Levy. La filmo plenas je humuraj, subtilaj dialogoj.

Inter aliaj famaj aperantaj aktoroj estas Charles Laughton, Ernest Thesiger, Raymond Massey kaj Gloria Stuart. Malgraŭ la apero de Karloff, The Old Dark House spertis grandan malsukceson en Usono. Ĝi tamen estis sukcesa en la denaska Anglio de Whale, kie la spektantaro pli bone perceptis la ironian, apartan humuron de la reĝisoro.