The Sun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Sun
emblemo
taggazeto • tabloid newspaper
Komenco 1964 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Wapping
Posedata de News Group Newspapers Ltd vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

The Sun estas fama brita gazeto kreita en 1964. Ĝi estas konata, ĉar ĝi estas la arketipa "tabloid", alivorte gazeto, kiu allogas legantojn kiuj havas relative malaltan kulturan nivelon, okupiĝante ofte pri sensaciaj krim-rakontoj, pri skandalaj flankoj de la privata vivo de famaj personecoj aŭ similaĵoj.

The Sun apartenas al la fama australia miliardulo Rupert Murdoch de 1969. La ĵurnalo ofte estas kritikata pro sia popolismo, kaj ĝiaj pozicioj pri politikaj aŭ sociaj demandoj estas konsiderataj rasismaj, ultra-naciismaj kaj simplismaj. Unu el la plej grandaj skandaloj okazis en 1982, kiam britaj milit-ŝipoj trafis argentinan ŝipon mortigante centojn da homoj, dum la Falklanda milito. La ĉefa titolo de la Sun estis "Gotcha" (mallongigo de "got you" aŭ "ni trafis vin") la postan tagon.

Tradicie, ĉiam aperas foto de virino kun nudaj mamoj sur la tria paĝo de The Sun. Ĉi-tiu kutimo komenciĝis en la sepdekaj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]