Tiamat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thiamat)
Tiamat
diino • akva dio
Informoj
Sekso ina
Edzo/Edzino Abzu • Kingu
Infanoj Lahmu • Lahamu
vdr

Tiamat estas mezopotamia diaĵo. En la Babilona mitologio, Tiamat personigas la salajn akvojn de la oceano kie reĝas la mitologia Kaoso. Ĝia nomo eble devenas el la sumera: ti (vivo) kaj ama (patrino)[1], aŭ plej probable el la akada termino aludanta al la «maro» tâmtu, (antikva formo ti'amtum). [2]

Babilona mitologio[redakti | redakti fonton]

Tiu ina diaĵo estas antaŭ ĉio Patrino de ĉio kio ekzistas, inkluzive de la dioj mem. Ŝia edzo estas Apsu, la personigo de la abismo de la dolĉaj akvoj kiuj subtere fluas. De unuigo de la dolĉa akvo kaj sala akvo naskiĝas la du praaj dioj: la du Lakamuoj.

En la epopea rakonto Enuma Eliŝ, verkita ĉirkaŭ la fino de la dua jarmilo a.K., iliaj posteuloj incitis Tiamat kaj Apsu kiuj decidis nuligi ilian unuenaskitecon. Ea malkovris iliajn intencojn, eliminis el vivo Apsu dumdorme. Tiamat falis en la nekontrolebran koleron kiam sciis pri la morto de Apsu kaj tuj kombinis venĝon, kaj estigis armeon de monstraj kreaĵo regata de ĝia nova edzo Kingu, kiu estis ankaŭ ĝia filo.

Sekve Tiamat estis detronigita de la juna dio Marduk kiu estis almondiĝinta el la abismo de la dolcaj akvoj. Marduk fendis en du partojn la korpon de la mortigita diino: per ŝiaj dorso kaj kapo la venkanto kreis la ĉielojn, per la kruroj kaj malsuperaj membroj kreis la teron. De Tiamat naskiĝis la akvo kuŝanta sur la nuboj kaj ĝiaj larmoj fariĝis la fonto de Tigriso kaj Eŭfrato. Kingu ankaŭ mortis kaj per ties sango Marduk kreis la unujn homojn.

La “abismo”(hebrelingve "tehom") pri kiu parolas la biblia Genezo estas termino devenanta de la mito de Tiamat. En la Biblio (Gn 1) Dio, malkiel Marduk, kreas pere de la vorto, senstreĉe kaj sen antauza materio, nome “el nenio”.[3]

Analogaj mitologioj kaj legendoj troviĝas la figuroj en Vitra de la hindua religio, en Cipactli en la azteka kaj Tifeo en la greka.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Palmer, Abram Smythe Influence babylonienne sur la Bible et croyances populaires : "Tĕhôm et Tiâmat", "Hadès et Satan" : une étude comparative de Genèse I. 2 (Londres, 1897)
  2. Bottéro, Jean (1992) "Mesopotamia: Writing, Reasoning and the Gods" (University of Chicago Press).
  3. Yahuda, A., The Language of the Pentateuch in its Relation to Egyptian (Oxford, 1933).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heidel, Alexander. 1951. The Babylonian Genesis: The Story of Creation. Editio 2a. Sicagi: University of Chicago Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]