Thorkild Grosbøll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Thorkild Grosbøll estas pastro en luterana eklezio de Danio. Grosbøll famiĝis pro tio, ke li deklaris nekredon je Dio, sed li rajtis servi kiel pastro. Lian nekredon li konfesis printempe de 2003, kiam Thorkild Grosbøll publikigis la libron En Sten i Skoen (Ŝtono en la ŝuo). La vera skandalo okazis, kiam la 23-an de majo 2003, la dana gazeto Weekendavisen publikigis intervjuon kun Grosbøll, en kiu li ripetis la atestojn.

Grosbøll nun diservas en paroĥa komunumo de Taarbæk,kies kredantoj apogis lin.