Tibor Koppányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Koppányi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1926 (1926-07-20)
en Debrecen
Morto 3-an de marto 2001 (2001-03-03) (74-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo biologo • universitata instruisto
vdr

Tibor Koppányi [kopAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koppányi Tibor estis hungara biologo, altlerneja instruisto.

Tibor Koppányi naskiĝis la  20-an de julio 1926(nun 1926-07-20) en Debrecen, li mortis la 3-an de marto 2001 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Koppányi maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Debrecen en 1951. En la studjaro 1949 li estis ankaŭ helpanto, en la sekva jaro praktikanto, post la diplomo asistanto en la universitata instituto. Li estis altigita lektoro en Agrikultura Akademio de Debrecen en 1954, poste li estis docento (1964–1987), katedrestro (1964-1970), dum la akademio estis aligita al la universitato. En 1987 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu ĝis 1991. Lia edzino naskis filinon en 1959.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Faunisztikai jegyzetek. (1950)
  • Rovartársulástani vizsgálatok herefüveseken. Heteroptera et Auchenor rhyncha. (1958)
  • Zoocönológiai felvételek eredményeinek számszerű összehasonlítása. (1967)
  • Növényvédelmi állattan. I–III. (studenta lernolibro, 1973–1974; reeldonoj: 1975–1983)
  • Növényvédelmi állattan. I–IV. (studenta lernolibro, 1983; reeldonoj: 1984–2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.