Tiefenbach-Marbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marbach estas unu el la plej longaj vilaĝoj de Saksio (Germanio) kiuj ekestis laŭ la skemo de arbarhuba stratvilaĝo (Waldhufendorf). La 7 km longa vilaĝo kun ĉirkaŭ 1.300 loĝantoj hodiaŭ estas parto de la komunumo Tiefenbach. kaj situas en la distrikto Mittweida en centra Saksio. La plej gravaj vindindaĵoj estas la preĝejo, ties pentraĵoj kaj la malnova minejo "Segen Gottes Erbstollen".

En la tombejo de Marbach situas "tombo de internacia amikeco". La japana esperanto-aktivulo Eiichi Doi korespondis kun Johannes Schröder kaj ties lernantoj. Kiam en la jaro 1933 Eiichi mortis, li esprimis en sia testamento la deziron, ke duono de sia cindro estu enterigita en Marbach. La gepatroj realigis la deziron. Oni diras, ke la tuta vilaĝo partoprenis la entombigon. Johannes Schröder mortis en 1952 kaj ripozas apud sia amiko Eiichi.