Tinajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tinajo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 759  (2023) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 3′ N, 13° 39′ U (mapo)29.05-13.65Koordinatoj: 29° 3′ N, 13° 39′ U (mapo) [+]
Alto 195 m [+]
Areo 135,28 km² (13 528 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tinajo (Kanariaj insuloj)
Tinajo (Kanariaj insuloj)
DEC
Tinajo
Tinajo
Situo de Tinajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tinajo [+]
vdr

Tinajo [tiNAĥo] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la norda marbordo de la insulo Lanzarote.

Estas municipo konata pro sia forta agrikultura tradicio, elstare inter aliaj kultivoj tiuj de la vito, fruktarboj, cepoj, kaj pro turismo en la kvartalo La Santa kaj la Nacia Parko Timanfaya, kiun ĝi kunhavas kun la municipo Yaiza. En Mancha Blanca estas la ermitejo de Nuestra Señora de los Dolores aŭ de la Vulkanoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi etendiĝas en la nordokcidenta parto de la insulo Lanzarote, lime okcidente kun tiu de Teguise, sudoriente kun San Bartolomé, sude kun Tías kaj sudokcidente kun Yaiza.

Krome, ene de la municipo estas loĝlokoj kiel Tinajo mem, La Santa, La Vegueta, Mancha Blanca, Tajaste, La Costa, La Cañada, El Cuchillo, La Laguneta, Plaza San Roque, Yuco , El Calvario, Tiguatón, kaj Tenesar.

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlejoj de guanĉoj. Post la konkero fare de normandoj, la nevo de Johano de Béthencourt, Maciot, heredanto de la senjorlando de Kanarioj, fondis Teguise, kaj pli sude kreskiĝis Tinajo.

En la insulo gravis produktado de Kalia herbo kaj eksportado jam fine de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Kiam tiu dekadencis, sekvis importado de koĉo kiu utilis por tekstila industrio. Pere de tiu rimedo Arrecife iĝis insula ĉefurbo en 1847, kaj tial ĝi iĝis ekonomia kaj politika centro de Lanzarote, proksime de Tinajo. Krom la tradiciaj kultivoj, grava ekonomia sektoro de Tinajo estis eksportado de vino kaj brando. Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1981 la loĝantaro kreskiĝis ĝis 3 000 loĝantoj; poste kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 6 000 loĝantoj pro la gravo de turismo, duobligante la populacion.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

La Santa.
La Santa.

Tinajo, La Santa, La Vegueta, Mancha Blanca, Tajaste, La Costa, La Cañada, El Cuchillo, La Laguneta, Plaza San Roque, Yuco , El Calvario, Tiguatón, Tenesar.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Ermitejo de la Virgen de los Dolores
  • Ermitejo de Nuestra Señora de Regla
  • Preĝejo de Sankta Roĥo
  • Etnologia loko de Tenesera
  • Paleontologia Kuŝejo de La Isleta de La Santa
  • Groto de la Naturalistoj
  • Groto de Ana Viciosa
  • Natura Parko de La Vulkanoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tinajo en la hispana Vikipedio.