Tjerradentra (or-kulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tjerradentra (or-kulturo)
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Tjerradentra Or-kulturo estas unu el la indiĝenaj or-kulturoj de Kolombio.

Tjerradentro estas esperantlingva transliterigo de la hispanlingva vorto "Tierradentro", kiu siavice estas kunigo de du vortoj: "Tierra adentro", vortduopo kiu havas adverban funkcion signifanta: "interne en teritorio". Tiu estas la nomo kiun hispanoj donis al la orientaj montarbranĉetoj de la kolombia Centra Montoĉeno (Vidu: pri kolombia teritorio), pro la malebena grundo, enhavanta la kavaĵojn de la rivero "Páez" kaj de ĝiaj alfluaĵoj.

Proksimume mil jarojn antaŭ la nuntempo, la loĝantoj de tiu teritorio, fosis monumentajn tombojn supre en la montoj, kun subteraj ĉambroj kien oni malsupreniras per helicaj ŝtuparoj. Tiuj ĉambroj, farbigitaj per ruĝaj kaj nigraj geometriaĵoj, rekreas la internaĵojn de la loĝejoj. Tie oni enmetis ankaŭ, en skatoloj, ostojn eligitajn el antaŭaj entombigoj.

Sed, ankoraŭ mil jarojn antaŭ tio, praloĝantoj kiuj havis intimajn rilatojn kun la kulturo de Sankta Augusteno, entombigadis siajn mortintojn ne tre profunde, kune kun objektoj.

La oraĵistoj de Tjerradentro havis altnivelan teknikon, kaj siaj plej oftaj produktoj estis maskoj, orelornamaĵoj, brustpendaĵoj foje ornamitaj per reliefaj jaguaroj.

Nuntempe en tiu regiono loĝas indiĝenoj "Paeces".