Todos a la cárcel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Todos a la cárcel
filmo
Originala titolo Todos a la cárcel
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1993
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Alfredo F. Mayo
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Scenaro Luis García Berlanga • Jorge Berlanga
Muziko de Luis Mendo
Rolantoj Juan Luis Galiardo • José Luis López Vázquez • Agustín González • Santiago Segura • Amparo Soler Leal • José Sazatornil • José Sacristán • Pepe Sancho • José Luis Borau • Antonio Resines • Manuel Alexandre • Eduardo Gómez Manzano • Chus Lampreave • Aitor Mazo • Rafael Alonso • Miguel Rellán • Joaquín Climent • Marta Fernández Muro • José Yepes • Francisco Merino • Jaume Sisa • Paco Catalá
Produktinta firmao Sogetel
IMDb
vdr

Todos a la cárcel (Ĉiuj prizonen) estas hispana komedia filmo de 1993, reĝisorita de Luis García Berlanga.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Klopode al ricevo de ŝuldopago el la Publika Administracio atendita delonge, malgrava entreprenisto nome Artemio Bermejo (José Sazatornil) ĉeestas al la Internacia Tago de la Politika Malliberulo celebrata en la interno de prizono de Valencio. La festo, organizita de Quintanilla (José Sacristán), ruzula organizanto de tia tipo de kolektivaj kaj distrumpetaj eventoj, estas fakte politika okazaĵo al kiu venas aŭtoritatoj, kun aliaj gravuloj de la kulturo, financoj kaj katolika eklezio. Dum Quintanilla baraktas por ke ĉio iru glate, Artemio profitas la okazon por paroli kun alta funkciulo. Dume, en la ekstero de la prizono oni organizas la fuĝon de mafiulo, nome Paolo Tornicelli (Torrebruno), influa itala bankisto kaj ĉefo de kompleksa internacia reto de deliktoj. La prizonestro mem (Agustín González) kunordigas la operacon, helpita de alia bankisto, kiu "hazarde" same troviĝas en la evento. Ĉiu ĉeestanto havas apartajn interesojn kaj specifajn celojn, sed ĉiuj venas al la celebro kun la ekskuzo de la solidareco kaj kunfesti kun la malliberuloj. Post multaj hazardoj kaj tumultaj epizodoj, oni interplektas enorman konfuzon kiu rezultas en fuŝa ribelo de la malliberulo, la fuĝo de Tornicelli, de la prizonestro kaj de lia transĝenra amantino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Todos a la cárcel en la hispana Vikipedio.