Todos están muertos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Todos están muertos
filmo
Originala titolo Todos están muertos
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2014
Ĝenro filma dramo
Kameraado Álvaro Gutiérrez
Reĝisoro(j) Beatriz Sanchís
Scenaro Beatriz Sanchís
Rolantoj Elena Anaya • Nahuel Pérez Biscayart • Angélica Aragón • Patrick Criado • Macarena García
IMDb
vdr

Todos están muertos (Ĉiuj estas mortintaj) estas hispana drama filmo kun nuancoj komedio kaj de magia realismo premierita en 2014, kiel unua verko de la valencia reĝisorino Beatriz Sanchís kaj protagonistigita de la aktorino Elena Anaya.[1][2][3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lupe (Elena Anaya) estis elstara kantistino de la hispana rok-muziko de la 1980-aj jaroj, sed nun ŝi vestas nur hejmajn vestaĵojn kaj forgesis la famon, la koncertojn kaj la sukceson. Ŝi ne kuraĝas eliri for de la hejmo kaj ŝia patrino Paquita, meksikdevena superstiĉema, estas kiu zorgas pri ŝi kaj pri ŝia adoleska filo. Tamen Paquita suferas kanceron kaj ne volas mortiĝi ne aranĝante kelkajn aferojn.[4] Lupe dekomence estas la nura hejme kiu kapablas vidi la fantomon de la frato mortinta en akcidento de aŭto kiun ŝi ŝoforis.​ La adoleska Diego amikiĝas kun kolego Víctor kiu interesiĝas pri muziko kaj pri Lupe mem, nome la patrino de sia amiko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Elena Anaya . . . Lupe
  • Nahuel Pérez Biscayart. . . Diego
  • Angélica Aragón . . . Paquita
  • Christian Bernal . . . Pancho
  • Patrick Criado . . . Víctor
  • Patricia Reyes Spíndola. . . Doña Rosario
  • Macarena García . . . Nadia

Referencoj[redakti | redakti fonton]