Tomas Frejarö

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tomas Q Nilsson (naskiĝis en 1975), Tomio, estas sveda muzikanto, filozofo, poeto ktp. Li naskiĝis en Eriksdal, vilaĝeto ekster Skellefteå en norda Svedio. En 1993 li membriĝis en La Verda Partio de Svedio, ekde tiam estis mediaktivulo, kaj skribe kontribuis al la ideologia evoluado de la verdista movado. Elektita en la komunuma parlamento de Skellefteå 1994-1998. Nilsson havas titolojn de la universitatoj en Uppsala, Dar es Salaam kaj Umeå. La ekzamenaĵo enhavas disertacieton pri la nobelpremio Wangari Maathai. Lasttempe Nilsson agadas en Hernusando.

Nilsson fondis la muzikgrupojn Suckerfish (1992), Ahimsa (1993), Den Förlorade Generationen (1995), Tomas Tvivlaren (1996) kaj la progresivan esperantan muzikgrupon La Perdita Generacio (2003), en kiu li ludas gitaron kaj klarneton kaj kantas. Li estas fama kiel la ĉefa verkanto de multaj el la kantaĵoj de la grupo. TQN estas prezidinto de la hernusanda grupo de JAK Membrobanko. Krome estis unu el la fondintoj kaj estraranoj de HEK. Inter 2007 kaj 2009 li estas ĝia prezidanto. Ekde 2008 Nilsson redaktas la kluban bultenon Aŭroro.

Nilsson gajnis klubajn konkursojn en ŝako en Boliden (1990) kaj Österfärnebo (1997-1999) kaj en 2005 kaj 2007 estis la mondĉampiono en Bakio.