Tommaso Mocenigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tommaso Mocenigo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1343 (1343-01-01)
en Venecio
Morto 4-an de aprilo 1423 (1423-04-04) (80-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Sanktaj Johano kaj Paŭlo vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Dinastio familio Mocenigo vd
Profesio
Okupo diplomato vd
Aktiva en Venecio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de Tommaso Mocenigo.

Tommaso MOCENIGO (n. en 1343 - m. en 1423) estis la doĝo de Venecio inter 1414 kaj 1423.

Li estris la krucmilitan ŝiparon dum la batalo de Nikopoliso en 1396, kaj cetere gajnis plurajn batalojn kontraŭ Ĝenovo. Dum li estis la venecia ambasadoro en Cremona, li estis elektita "doĝo". Li sekrete fuĝis el Cremona ĉar li timis, ke la loka tirano Gabrino Fondolo eble decidus enkarcerigi lin pro tio. Kiel doĝo li traktadis pacon kun la Otomana imperio. La milito tamen rapide rekomencis, kaj la venecia ŝiparo venkis la otomanan en Gallipoli. Mocenigo cetere multe kuraĝigis komercon, rekonstruis la dukan palacon kaj iniciatis la konstruadon de biblioteko. Li restis doĝo ĝis sia morto.

Familio Mocenigo[redakti | redakti fonton]