Tony Blair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Blair

Anthony Charles Lynton "Tony" BLAIR [teŭni blea] (naskiĝis la 6-a de majo 1953 en Edinburgh) estas brita politikisto. Ekde 1997 ĝis 2007 li estis la ĉefministro de Britio. Li estis la unua laborista ĉefministro estrante Brition tiom longe.

Vivo

Tony Blair naskiĝis en Edinburgh en Skotio, sed vivis dum sia juneco ĉefe en la nordangla Durham. Lia patro, Leo Blair, advokato, estis membro de la Konservativa Partio de Britio. Leo Blair celis kandidati por membreco en la nacia parlamento, sed suferis koratakon kiam Tony estis dekunujara.

Tony Blair edziĝis al Cherie Booth la 29-an de marto 1980. Ili havas kvar infanojn:

Li konvertis al la katolika kredo (oficiale) la 21-an de decembro 2007.

Politiko

Post ricevo de sia advokata diplomo en 1975 Tony Blair anis la Britan Laboristan Partion. Li malsukcesis dum la parlamentaj balotoj de 1982 gajninte nur 10% de la voĉoj. Tamen li impresas la partiestron Michael Foot.

En 1983 li sukcesis gajni seĝon de la balotujo Sedgefield, apud Durham, kie li grandiĝis. Li estas unu el la reformantoj de la partio.

Antaŭe:Ĉefministro de BritioPoste:
John Major1997-2007Gordon Brown

Eksteraj ligiloj