Torajirō Saitō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Torajiro Saito)
Torajirō Saitō
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1905 (1905-01-30)
en Yashima
Morto 1-an de majo 1982 (1982-05-01) (77-jaraĝa)
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Meiji Pharmaceutical University
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Torajirō Saitō (japane 斎 藤 寅 次郎, Saitō Torajirō [SAIto toraĜIro], naskigis la 30-an de januaro 1905 kaj mortis la 1-an de majo 1982) estis japana kinoreĝisoro konata pro siaj komediaj filmoj. Naskita en gubernio Akita, li eniris la filmstudion Shōchiku [ŝoĈIku] de Tokio en 1922 kaj debutis kiel reĝisoro en 1926. Poste li laboris ĉe la studioj Shintoho kaj Toho. Li famiĝis kiel la "dio de komedio" pro tio ke li reĝisoris pli ol 200 filmojn, multaj el kiuj estis sensencaĵaj komedioj kun famaj klaŭnoj kiel Ken'ichi Enomoto, Roppa Furukawa kaj Junzaburo Ban.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj inkluzivas:

  • Akeyuku Sora (1929)
  • Wasei Kingu Kongu (1933)
  • Kodakara Sodo (1935)
  • Akireta musume-tachi (1949)
  • Nodo jimankyō jidai (1949)
  • Odoroki ikka (1949)
  • Akogare no Hawaii Kōro (1950)
  • Aozora tenshi (1950)
  • Tennō no Bōshi (天皇の帽子) (1950)
  • Tokyo Kid (1950)
  • Tonbo kaeri dōchū (1950)
  • Unusual trip to Hawaii (Hawai chindochu) (1954)
  • Ukare Gitsune Senbon Zakura (1954)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]